?

Log in

No account? Create an account

ma, la 1-a de nov 2005, 15:29
Kial esperanto?

Studantino instituta, kiu verkas laborinformon pri esperanto, donis al mi taskon respondi enketon. Dume mi konsentas kun tio, kion mi respondis, ĉar mi respondis antaŭ ne longe. Do, mi (almenaŭ parte) ĝin publikigas ĉi tien.
  1. Kiel vi konis la lingvon?

    Nu, en Katalunio, la homoj de mia generacio kaj antaŭaj pli malpli scias, kio estas esperanto. Ŝajne, je infaneco, mi vidis ion rilate al esperanto, demandis miajn gepatrojn, kaj ili klarigis pri ĝi al mi. Antaŭlonge okazis eĉ tio, ke mi trovis hazarde retpaĝon skribitan en esperanto dum krozado tra interreto. Mi miris, sed tiam mia intereso pri lingvoj malgrandegis; kaj plej grave, mi pensis ke esperanto rilatis al io religia, speciale katolika.

  2. Kial vi decidis eklerni ĝin?

    Tagon mi iris al la biblioteko Vapor Vell de Barcelono, kaj tie mi trovis breton plenan je esperantaj libroj. Mi prenis vortaron, kaj memlernolibron, nur por vidi, kia estas la lingvo. Kiam mi revenis hejmen, mi serĉis ĉu estis io en esperanto en interreto. Mi vidis ke estis multego da esperantaĵoj - tio min tre motivigis por eklerni la lingvon, kvankam tiam mi jam decidis, almenaŭ scivoleme, iom ĝin lerni.

  3. Ĉu vi kutime uzaas la lingvon?

    Tra interreto, ĉiun tagon. Per Tujmesaĝado mi parolas kun amikoj, kiujn mi akiris tra la tuta mondo per esperanto. Nu, la plej multo da ili estas rusoj, sed estas ankaŭ iberoj, amerikanoj, nederlandoj, ktp. Tiuj, kiuj estas speciale bonaj amikoj, esta okcidentuloj.

    Aldone mia edzino estas rusa kaj esperantisto. Nia komuna lingvo estas ĉefe esperanto, kvankam ŝi lernas la katalunan kaj mi la rusan. Je duono de novembro ni fine kune loĝos en Barcelono, post pretigo de ĉiuj paperaĵoj.

  4. Ĉu vi legas revuon aŭ literaturon en esperanto? Kaj aŭskultas muzikon?

    Ne speciale. Mi hejmen ricevas Kontakto, kaj mi estas duonlegintan du aŭ tri librojn: la Majstron kaj Margarita, Piknikon ĉe vojrando, kaj La Enigmon de la araneo.

  5. Ĉu vi iam ĉeestis kongreson aŭ renkontiĝon esperantistan? Kiu(j)n?

    Jes. Laŭ mi ĉiujn kongresojn okazintajn en la Kataluna Landaro ekde 2004, kaj ankaŭ la IJKon 2004 (Rusio, tri semajnojn), kaj la 2005 (Pollando, du semajnojn).

  6. Ĉu donis al vi avantagojn la fakto scii esperanton por vojaĝi aŭ por aliaj uzoj? Kiujn?

    Per esperanto mi konis mian edzinon, ekzemple. kaj per ĝi mi ankaŭ akiris tre tre bonajn amikojn, preskaŭ ĉiujn rusojn. Alimaniere laŭ mi ni ne povintus konatiĝi, aŭ eĉ konsideri nin tiom bonaj amikoj. Por vojaĝi, certe, ĝi tre helpis al mi. Antaŭ ol lerni esperanton mi ne speciale interesiĝis iri ien ajn, ĉar mi ne povis imagi, kion trovi tie. La turismo per si mem neniam min logis. Kun esperanto mi akiris malgrandetajn kompromisojn eksterlandajn, en la senco ke mi havas celon iri alilanden: renkonti amikojn, koni multajn homojn kiuj multon scias, kaj ĉio sen ia ajn lingva bariero, tiom komforte kvazaŭ mi ĉion farus per mia gepatra lingvo.

  7. Ĉu vi konas multajn esperantistojn? Ĉu ili estas eksterlandanoj?

    Mi havas dekojn da bonaj amikoj esperantistoj. La plej multo da ili estas eksterlandanoj, jes. Kaj se mi devas kalkuli ankaŭ tiujn, kiuj ne speciale estas amikoj... ŝajne inter cent kaj ducent. Malfacilas diri. Mi same ne kapablas diri, kiom da katalunaj amikoj mi havas.

  8. Ĉu vi sentas vin socie en kompromiso, pro tio ke vi parolas esperanton? Kial?

    Ne ne. Tute male. Nu, ĝi ne estus la unua stranga afero kiun mi faras, kaj la plej multo da homoj ne faras. Antaŭ longe - antaŭ ol eklerni esperanton - mi interesiĝis pri iu alia artefarita lingvo. Mi same estas programisto ekde infaneco, al mi plaĉas nekutimaj muzikstiloj, ... La lerno de esperanto ne rimarkeble igis min pli stranga.

  9. Kial vi plu estas en la esperantisma movado? Alivorte, kial vi estas esperantisto?

    Mi havas multajn amikojn en esperantujo, po iomete mi aldone akiras novajn, kaj vere mi pensas ke nun ĝi estas sufiĉe simpla lingvo por tio ke multaj homoj ĝin lernu. Mi strebas al tio ke esperante estu rimedoj por lerni aliaĵojn: aliajn lingvojn, sciencaĵojn, ... Miaopinie estus tre bone, se esperanto estus pontolingvo. Al mi estas problemo tio, ke en la lernejo la infanaro devas lerni almenaŭ tri lingvojn, ĉiujn tri malfacilajn: la katalunan, la hispanan kaj la anglan. Ili prenas multegon da tempo, kiun miaopinie oni devus dediĉi al scienco.

    Trafe esperanto solvas tion ĉi, ĉar ĝi permesus al la infanaro lerni la lingvon de siaj prauloj (la katalunan, ĉi tie), esperanton kun malmulto da studotempo - kiu donus al ili komunikeblecon kun la cetero de la homoj, kaj la ceteron da lingvoj, se ili volas, ili lernus laŭvole, laŭ ŝato, sen devigo. Kaj, plej grave, ĉion ĉi kun la ebleco studi pli da matematiko, fiziko, biologio, ... Nun, laŭ mia scio, la infanaro finas la instituton kun sciencaj konoj similaj al tiuj de la deksesa jarcento, aŭ eĉ malpli. Kaj la scienca antaŭeniro ekde tiam ne nur okazis per aldono de novaj konoj al la sciitaj aferoj, sed ankaŭ rekonstruante multajn novajn ideojn.

  10. Ĉu vi povas plenbone esprimi vin kaj ĉiusence parolante esperanton?

    Krom pri kelkaj problemoj kun nomoj de legomoj, grenoj, arboj, aŭ bestospecoj, mi opinias ke mi povas esprimi min tiom bone, kiom mi volas.

  11. Ĉu vi emas lerni pri lingvoj (ĝenerale)? Kiujn vi scipovas?

    Ŝajne. Ĉio pri lingvoj venis post la tria studjaro en la universitato, kiam mi jam lacis vidi nur ekvaciojn kaj komputilojn. Mia ŝatokupo antaŭe estis informadiko, tial mi eĉ hejme ne spertis alian fakon. En la universitato oni ne plu ricevas integran instruadon; oni preparas vin nur por la fako, kiun vi elektis. Mi komencis lerni la rusan en la oficiala lernejo pri lingvoj, kaj mi jam studis stie du jarojn. Mi parolas la anglan preskaŭ tiom bone, kiom mi volas; mi malmulton volas, certe. Mi ĉiam laboris legante multon da teĥnikaj dokumentoj en la angla, kaj tiel eĉ nevole oni lernas. Kaj fine, por amuziĝo, mi duonscipovas la tokiponan - ĝi estas lingvo kun cent kaj iom da vortoj, tre tre simpla, kiun oni povas lerni dum semajnfino. Indas konsideri ĝin ludo; la elpensistino de la lingvo ne celis tion, ke la lingvo estu rimedo por internacia komunikado kiel esperanto. Tutegale, eĉ en la tokipona mi akiris bonan amikon, ankaŭ rusan.

  12. Ĉu indas lerni esperanton nuntempe? Por kio ĝi utilas?

    Lerni lingvon tiom simplan kiom tiu ĉi, kaj samtempe tiom similan al multaj lingvoj el la mondo, ampleksigas la vidpunktojn pri la lingvoj. Tiuj, kiuj konas nur unu lingvon ne bone imagas kio estas ŝanĝi sian parolan lingvon. Tiuj kiuj scipovas du lingvojn, jam iom tion konas, kaj tiel plu. Aldone, esperanto baziĝas sur tiom simplaj reguloj, ke indas lerni ĝin laŭ tiuj ĉi reguloj, same kiel oni lernas receptojn aŭ matematikajn pruvojn. La komplikajn lingvojn oni kutime instruas per ekzemploj, kiel la anglan aŭ la hispanan en niaj lernejoj. Neniu eĉ pensus pri lerni la anglan tiel, sen koni komence iun ajn vorton, sed lernante kompreni la malsimilecon inter verbaj formoj, la rektajn objektojn, la nerektajn, la prepoziciojn, la eblajn kombinojn de verbo kaj prepozicio kiuj rezultiĝas en 'frasal verbs'... Ne, pro la tioma komplikeco, plej konvenas lerni ĝin per ekzemploj. En esperanto tio malas; kaj tio tre helpas al ni por lerni la regulojn de la cetero da lingvoj pli komplikaj, kiel la kataluna, la hispana, aŭ iu ajn alia natura lingvo.

  13. Ĉu vi konsideras esperanton fiaskinta? Kial?

    Mi tiel ne pensas. Estas multo da literaturo, kaj sufiĉas la parolantoj por tio, ke indas lerni la lingvon kaj labori por ĝi. Tamen, tio estas tia al la homoj, kiuj lernas lingvojn por koni iom pli la mondon. Estas ankaŭ homoj kiuj lernas lingvojn por akiri laborpostenojn, kaj al tiuj ŝajne esperanto ne tre utilas. En esperanto dume estas multo da informo pri diversaj kulturoj de la mondo, aldone, ne laŭ anglakutima turisma vidpunkto. Per la angla plu troveblas multo da scienca informo, ĉefe komputileca. Kaj ĉefe, ne tre bone skribita, ĉar tre multaj bonaj teĥnikistoj estas devigataj publikigi siajn labororezultojn en la angla, kaj multaj neniam parolos aŭ skribos per ĝi sufiĉe bone.

  14. Ĉu havas idealojn esperantisto? Kiujn?

    Ĉiu havas siajn. Interalie, mi volas tion, ke oni ne plu ŝtelu tempon por scienco en la lernejoj pro la lerndevigataj lingvoj. Mi same volus ke la planedanoj sentu sin pli membrojn de la planedo, pli membrojn de la homaro. En Katalunio multaj katalunoj sentas sin katalunoj en la senco ke ili sentas sin malsimilaj al la aliuloj de najbaraj landoj. En Francio la francoj same. Kaj mi pensas ke, se oni opinius ankaŭ la similaĵojn gravaj, kaj ne nur la malsimilaĵojn, la havaĵoj de la homaro ne estus tiom malbone disigitaj, kaj ni ĉiuj vivus mezume pli bone. La afrikanoj pli bone, kaj ni malpli bone, klaras. Sed laŭ mi tio estas pli ĵusta. Mi pensas ke lingvo kiel esperanto helpus al tiu ĉi sento senti sin simila al la eksterlandanoj, kaj ne malsimila. Tiu ĉi problemo tiom gravas ĝis la ekstremo, ke kiam mi diras "senti sin anon de la planedo", multaj pensas pri tio ke mi volas ekparoli pri aliplanedanoj kaj spacoŝipoj, kvazaŭ mi diras stultaĵojn.

  15. Ĉu vi konsideras esperanton pli lingvista afero ol idealisma?

    Ne, tute ne. Mi ne opinias esperanton mirindege bona lingvo, sed ĝi estas la plej bona nun havata. Ĝi devenas de naturaj lingvoj, kaj pro tio, ĝi prenis kun si multajn problemojn de tiuj ĉi lingvoj.

  16. Ĉu vi konsideras esperanton neŭtra lingvo ĉiusence?

    Multaj konsideras ĝin malmulte neŭtra, ĉar ĝi estas bazita sur okcidentaj lingvoj. La radikoj de la vortoj estas tre okcidentaj, la literoj estas okcidentaj, ... kaj ĉefe, la okcidentuloj ne plej multas en la mondo. Tamen, laŭ mia malmulta scio, la orientuloj aŭ afrikanoj ne havas vortoradikojn tiom unuiĝintajn kiel tiujn de Eŭropo kaj Ameriko; same, neniun alfabeton tiom komunan kiel la latinan. Malgraŭ tio, la neŭtraleco de lingvo ne rilatas al la proksimeco al unu aŭ aliaj lingvoj; se la angla devenas de la britaj insuloj kaj de norda eŭropo, esperanto devenas de okcidento, ne kun plia artefariteco ol la angla. La neŭtralecon al esperanto plej donas la parolantoj, ol la lingvo mem. Same oni povas diri pri la angla, sed la angla estas komplika (relative), kaj kelketaj landoj ricevas profiton de la lernado de la lingvo. Aldone ili eĉ ne devas lerni ĝin, kaj ĝin parolas pli bone ol iam iu alilingvano parolos. Gravas konscii pri la nuna situacio por konsideri pri neŭtraleco.

  17. Ĉu estas iu lingvo, kiu rolas kiel esperanto? Kiu? Kial ĝi ekhavis tiun rolon anstataŭ esperanto?

    Estas multo da artefaritaj lingvoj, sed ne tiom multas tiuj proponitaj por solvi la internacian komunikadon. Estas idoj de esperanto (Ido), komercaj elpensaĵoj (fasile), tro malfacilaj proponoj (Volapük), kaj kelkaj aliaj, kies lernantoj kalkuleblas per fingroj de sola mano (troigante, kompreneble), kiel ekzemple Interlingua, Ithkuil, Solresol, aŭ eĉ Basic English.

  18. Kiu estas la plej disvastiĝema momento de la lingvo?

    Nun, almenaŭ, estas momento de granda disvastiĝemo. Same antaŭ jaro, aŭ antaŭ du jaroj, sed po tempe plien. Mi imagas ke la plej grava kaŭzo estas la populariĝo de interreto, kaj kun ĝi, de la internacia komunikado. Se vi volas scii pri antaŭaj gravaj disvastiĝemaj momentoj, pri historio mi tre malmulte scias.

  19. Nuntempe, kian estontecon vi prognozas por la lingvo?

    Al mi neniam tre gravis la estonteco de la lingvo; per tio ĉi mi celas diri, ke mi ne opinias ĝin en danĝero, eĉ ne pensas ke mi malŝparas mian tempon por ĝi. Estas bona komunumo de parolantoj, kaj ĝi kreskadas. Se oni demandas min pri ebla devigo politika en mallonga tempo... mi ne povas diri ke maleblas tio, ke ĝi iĝos Eŭropa laborlingvo. Oni pri tio jam diskutis en la Eŭropa Parlamento, kaj klaris ke tio ĉi ne estas freneza ideo.

ma, la 1-a de nov 2005 18:28 (UTC)
ajvol

Vi estas bravulo. Grandioza teksto :). Estis interese legi, speciale al mi plaĉis: "Mi parolas la anglan preskaŭ tiom bone, kiom mi volas; mi malmulton volas, certe".

ma, la 1-a de nov 2005 20:08 (UTC)
viric: Ankaŭ aliaj interesas

Multaj katalunaj esperantistoj estis intervjuataj de tiu knabino. Mi legis du el iliaj enketoj, kaj ili du estas tre legindaj.
Mi ne scias ĉu ili planas esperantigi ilin; bonus. Eble kelkaj aperos en iu Kataluna Esperantisto (nia revuo) venonta :)

me, la 2-a de nov 2005 06:35 (UTC)
(Anonymous)

Vi sxajnas esti konata por mi... De kie vi estas?..

me, la 2-a de nov 2005 15:57 (UTC)
ajvol

Se temas pri mi, do mi estas el Moskvo (eh... cxi tie jam negxas iomete). Mi partoprenis en cxi jara IJK en Zakopane.

me, la 2-a de nov 2005 21:01 (UTC)
viric

Se temas pri mi, mi estas el Katalunio.