di, la 5-a de aŭg 2007, 23:14
Pli pri vortaroj

Lastatempe mi frenezetas pri vortaroj. Tamen, mi iom atingis.

Mi trovis la Bokarjovan ru-eo vortaron en la retejo de Dejv Kofin. Li ĝin aliformigis al StarDict formo. Tamen mi apenaŭ ĝin uzas, ĉar mia renversita versio de la eo-ru havas pli da vortoj.

Ĝuste tiel mi malkovris ke la homoj de StarDict provizas multajn vortarojn interesajn al mi. Mi vidis ke la formo de StarDict vortaroj tre similas al tiu de miaj ŝatataj dict vortaroj. Mi skribis do konvertilon simplan de StarDict al dict-aj formoj, kaj mi jam ĝuas la interesajn al mi StarDict vortarojn en mia komputilo kaj en mia poŝtelefono.

Mi speciale ĝuas la angla-hispanan kaj hispan-anglan de Babylon, kiu havas pli ol cent mil vortojn!. Tiu vortaro tamen havas iujn HTMLaĵojn en la difinoj. Mi skribis alian programon por filtri la enhavon de ĉiu difino de dict-aj vortaroj, ĝuste por purigi tiujn HTMLaĵojn kaj estonte plibonigi aliajn vortarojn tiuformajn.

Mi per StarDict malkovris ankaŭ la slavlingveman retejon mova.org kaj la eblan elŝuton de ties multaj slavaj vortaroj, ĉio danke al Aleksej Ĉeusov. Li provizas ankaŭ dict-aliron al tiuj vortaroj.