|
|
sa, la 17-a de nov 2007, 20:28 New simple program
A new brilliant program from viric's factory of Unix tools: mman.
ve, la 16-a de nov 2007, 10:58 Memcached
Simpla vortaro, indeksita laŭ resumaj funkcioj, en memoro eĉ de diversaj maŝinoj: memcached. Evidente tio povas helpi al rapidigo de multaj programoj, speciale se retpaĝaj. Mi miras, kiom simplaj aspektas la API.
ĵa, la 1-a de nov 2007, 01:12 X Selection
Fojfoje mi volas fari amasan elŝutadon de dosieroj, laŭ ligoj de krozilo. Mi faris skripton, kiu prenas la novajn datumojn kopiitajn en X-Windows, kaj ruligas por ili programon. En mia kazo, mi vicigas na wget al task spooler, por ĉiu nova URL kopio en la krozilo. ( Vidu la skripton kiu kaptas kopiitajn tekstojn )Por ekscii pri la maniero kopii tekston inter programoj en X-Windows, mi trovis tre bonan eksplikon en la angla Vikipedio. Fakte la skripto funkcias nur por X Selection, ne por Cut Buffers.
ĵa, la 1-a de nov 2007, 00:59 Serĉi en diversaj PDFoj
Por serĉi simplajn vortojn en multaj PDFaj dosieroj, mi uzas skripton. ( vidu ĝin )
sa, la 27-a de okt 2007, 17:24 Provo je paralelaj tekstoj
Mi provas fari paraleltekstan version de "Pikniko ĉe vojrando", de la fratoj Strugatskij. Mi havas hispanan version de la teksto, kaj ankaŭ la originalan rusan de lib.ru. Mia programo simple metas alineojn en HTMLan tablon, du kolonan. Certe la du versioj ne plene kongruas je alineoj, tamen postulas ne tiom da mana laboro paraleligi. Mi modifas nur la alinean strukturon de la hispana versio. Jen ekzemplo, kiun mi 20% paraleligis: Paralela Pikniko ĉe vojrando. Mi ne plu paraleligis post la teksto "FINO DE MANA PARALELIGO", ĉirkaŭata de tekstosteletoj. Per krozilo, krom legi, mi povas facile kontroli ĉu bone rezultas la paralelaj tekstoj. Mi povas facile, tiel, kopii la tekston al mia akcentigilo. Tamen mi trovis ankaŭ interesan pakaĵon por LaTeĤo parallel, se iam mi deziras fari paperan version. Certe, mi plej ŝatus trovi paperajn paralelajn librojn interesajn, tiulingvajn. Mi posedas nur Asja de Turgenjev, ankaŭ hispanrusa. Ĝi havas ankaŭ vortareton en la finaj paĝoj, se mi bone memoras.
ma, la 23-a de okt 2007, 09:39 Uzi dosierojn APE en linukso
Fojfoje mi elŝutas sondosierojn en formo APE (senperda kodigo de la simioj). Mi neniam sciis kiel rompi la dosieron al diversaj kantoj, kaj jen trovis tiun ĉi eksplikon. Tiu mencias ankaŭ la elŝutadreson de la mac-port mac-3.99-u4-b5.tar.gz, ĉi tie. Mi skribis programeton por ricevi ankaŭ bonajn nomojn de dosieroj: cuerename.c
lu, la 8-a de okt 2007, 13:41 Terminal mixer v0.4!
http://vicerveza.homeunix.net/~viric/soft/tm/From 0.3 to 0.4: - A tm client in terminal mode allows ~~. for closing the client. - Allow debug dump of data to /tmp/dump.txt using -D - Better xterm resize management - Better character passing in 'terminal mode' (vim and emacs work perfectly) - The nohup option works better, doing the same as coreutils' nohup does. - Reliable ethernet connection
ĵa, la 27-a de sep 2007, 00:56 Terminal Mixer publikigita!
sa, la 15-a de sep 2007, 00:20 Transskribi voĉon al teksto - kunuzi ies stdin
Telepatie kun epingvin ni pensis pri programo por helpi al skribo de teksto el voĉa registraĵo. Certe, por GNU/Linukso aŭ tia sistemo. Mi havis ideon skribi programon, kiu utilos kiel simpla programo por voki funkciojn de rulanta mplayer aŭ mpg321. Ili havas specialan funkcion por ke oni skribu por ili front-ends. Mi do skribus front-end tre simplan, kiun mi povos ligi al klavoj. Fine mi elpensis pli ĝeneralan programon. Programo, kiu permesos kunuzi la standartan eniron (stdin) de programo; ne nur tra ties terminalo, sed ankaŭ per programvoko. Tiel mi skribis kaj publikigis stdin mixer. Per ĝi, mi povas ruligi mplayer tiel:
stdinmix mplayer -slave miadosiero.mp3
De tiu voko, mi povas en ajna alia terminalo skribi tekston al stdin de mplayer. Mi havas agordon kiu ligas (per xbindkeys) klavon F1 al voko:
echo pause | stdinmix
Kaj simile por F2 por reirigi malantaŭen 4-sekundojn la registraĵon. Eblas tute analogie fari la samon por mpg321. Iam mi penis transskribi tekstojn de kantoj per rapida pena ŝanĝo de konzolo, bremsante kiom eble mpg321. Nun mi ĝojas havi pli komfortan sistemon!
di, la 2-a de sep 2007, 02:32 Akcentige *kun difinoj*!
Jen mi plikapabligis la akcentigilon. Nun, krom noti surstreke akcentojn, ĝi donas plenan solan HTMLon kun vortaraj difinoj. Ĝi postulas "javascript", sed permesas konservi la kreitajn dosierojn en disko por posta uzo. Al mi kontentige funkcias la rezulto en Opera, kaj pli malpli en Mozillaj kroziloj (Fajrovulpinoj kaj amikoj). En Explorer, laŭ mia scio, la aperigo de la vortaraj difinoj NENIOM funkcias. Se iu povas proponi taŭgan "javascript"-an kodon por Microsoft Explorer aŭ por Mozilla (meti kadrojn en pli helpan lokon), mi dankos. Kontrolu la kodon komence de la HTMLaj rezultoj. Mi kontentas jam per tiu ĉi programo, kaj ne planas aldoni kapablojn al ĝi. De antaŭ longe mi pensis tian ilon, sed ne realigis. Ĉu pro pigremo, ĉu pro manko de ideoj krei ĝin. Ĝi rulas en Pentium II komputilo... kaj iom penas iom konstrui la HTMLaĵojn. Fontokodon plenan mi baldaŭ ie publikigos; mi uzis nur liberajn simplajn ilojn (C kompililo kun kodotekoj ICU), kaj ankaŭ (ŝajne) liberajn vortarojn. Bonvolu atentigi min pri programaj eraroj. Antaŭdankon!
sa, la 1-a de sep 2007, 03:16 Akcentigilo por la rusa!
Jen unua provo de akcentigilo. Ĝi uzas la vortaron Zaliznjak por doni akcentojn videblajn sur ĉiu vorto enhavata. Provu provan version, kaj komentu :)
ĵa, la 26-a de jul 2007, 10:41 Posxtelefone, denove.
Mi skribis Javan programeton por posxtelefonoj por aliri kelkajn vortarojn. En la pagxo de JDict , posxtelefonaj uzantoj povas elsxuti javajn vortarojn; cxefe al katalunoj tauxgos la vortaro de Carbonell kaj Hèctor Alòs. Al rusoj tauxgos la Bokarjovaj. Mi tiun pagxon skribis jxus rapide, kaj vespere gxin cxapeligos. Erarojn vi certe trovos. Sed, kiel ofte mi kondutas, tiel mi ne pretas longe revizii antaux proklamo. ;) Espereble iu listano posedos tauxgan posxtelefonon kaj pretos provi ilin. Mi povas krei posxtelefonan programpakajxon de ajna dict-vortaro, kiel ekzemple, de tiuj cxe Dictiga projekto . Mi antauxdankas provojn kaj plendojn. :)
ĵa, la 5-a de jul 2007, 00:04 Du novaj programoj en freshmeat.net!
di, la 13-a de maj 2007, 22:57 Novaj programetoj de la semajnfino
Mi kreis simplan programon por havi facilan aliron al ofte vizitataj dosierujoj (en konzolo). Mi ĝin nomis Directory Manager. Mi skribis ankaŭ alian programeton en C, kiun mi hontas pro simpleco publikigi, kiu tranĉas la liniojn de stdin al ĝusta nombro da kolonoj (ignorante la tekston en ceteraj kolonoj). Ĝi antaŭsupozas 80 kolonojn, se vi ne diras nombron. Tiun programon mi nomis trim (ĝi kuŝas por mallonga tempo en tiu loko).
ma, la 8-a de maj 2007, 23:15 Mia unua programo en icon!
Mi faris mian unuan programon en icon. Ĝi kreas ĉenojn por pstops, por printi en A4 librojn, kiujn mi volas en paĝoj A5. Mi printas laŭ ĝusta ordo (psbook, kaj poste pstops), tiel ke estas du paĝoj por ĉiu papera paĝo, kaj en libroligilejo mi tranĉas laŭ duono de A4, kaj ligas per spiralo. Mi tamen volas fojfoje grandigon por profiti bone la A5-paĝon (ne estu tro da marĝenoj), kaj moveti la originalajn paĝon por centrigi ilin en la fina A5 paĝo. Jen tion faras mia programo:
$ ./psturn x1 y0.5 z1.2 l
4:0L@0.85(23.60cm,-0.48cm)+1L@0.85(23.60cm,14.37cm),\
2R@.85(-2.60cm,30.18cm)+3R@0.85(-2.60cm,15.33cm)
Mi tranĉis la rezulton per \. Do, ĝi fakte movas ĉiun paĝeton centimetron dekstren, 0.5cm malsupren, kaj ĉiun grandigas per faktoro 1.2. Krome, pretigas la rezulton por printilo, kiu printas duflanke kvazaŭ la paĝoj estas vertikalaj. La grandigo ne malcentrigas paĝetojn. Nu, se iu konas ps2ps, eble komprenos kial al mi plaĉas tiu ĉi programo. :) Tiel mi vokas:
$ ps2ps `./psturn y0.5 z1.2 l` dosiero.ps dosiero2.ps
( la kodo )
ve, la 27-a de apr 2007, 19:37 TCP koŝmaro
Hodiaŭ mi eksciis gravan aferon pri TCP. Imagu la programeron:
{
s = socket(PF_INET, SOCK_STREAM, 0);
connect(s, ...);
send(s, ...);
close(s);
}
Laŭ vi, ĝi funkcias por sendi datumojn per TCP, ĉu ne? Senprobleme la datumoj alvenos la alian flankon, ĉu ne? NE, kaze ke la alia flanko ion sendas. ( Legu la klarigon )
sa, la 21-a de apr 2007, 19:28 dictzip
Unu el la grandaj problemoj pri la uzo de densigitaj dosieroj estas tio, ke oni malfacile iras al gxusta lega/skriba pozicio de densigita dosiero. Densigiloj densigas fluon de datumoj al alia fluo de datumoj malpli granda. Tamen, la iro al pozicio X de la originala fluo ofte okazigas ke necesas elkodigi la tutan densan fluon gxis la atingo de la Xa originala pozicio. Solvas tiun problemon interesa ilo, kiun mi konas de antaŭ longe. Temas pri aldona informo al gzip dosiero, laŭ kiu la densigitaj dosieroj pli grandas, tamen eblas iri elkodigi por iu ajn pozicio de la originala dosiero per malmulta peno. Tion uzas dict, kaj la ilo nomiĝas dictzip. Oni ĝin uzas simile al gzip, kaj eĉ gzip povas senprobleme elkodigi ĝin. Ja avantaĝiga ideo. Mi plu atendas ke iu profite uzu tian teĥnikon en ia operacisistema tavolo, por ke programoj povu (almenaŭ) legi densigitan dosieron kvazaŭ ĝi ne estas densigita. Ŝajne iu kodoteko permesas uzi tiajn dictzipajn dosierojn facile.
ĵa, la 5-a de apr 2007, 19:41 const char
Mi malkovris antaŭ ne longe la uzon de konst en adresiloj. const char *var; kontraŭ char * const var; (eblas ilin miksi, klare) Jen kodo ĉion klariganta: ( vidu la kodon )
|