ma, la 6-a de nov 2007, 20:54
Malhonorigo de la diktatoro Franko en UK 1968

Homa digno kontraŭ la diktatoro Franko

Jen organizo aranĝis tiun retejon por premi UEA-on forigi la honorecon de la diktatoro Franko rilate al la UK 1968.

Kvankam ne eblas forviŝi la historion, Konstato de Antono belaruso kaj Robin Beteau kaj plej bone plu restu konstato de la fakto ke UEA honorigis tiun diktatoron, jam mortinte la diktatoro, UEA montru sian opinion pri tio. UEA ekspliku, se eble, kial tiam ĝi akceptis tiun UK-prezidanton. Tiu diktatoro ne aperu simple en la nuna listo de honoraj UK-prezidantoj, sed kun marko notanta la UEAan nunan opinion.

La historion oni ne forviŝu, sed oni nepre reviziu. Oni nepre legu la ligon de la bildo alkroĉita al tiu ĉi skribaĵo, kaj povos kompreni la hispanan movadon tiaman (kun nunaj tiaj restaĵoj, certe). Reagoj (en dissendolistoj hispanaj) al tiu ĉi iniciato jam faras ke mi prognozu, ke ŝajne la nuna prezidanto de la Hispana Esperanto Federacio ne apogos la malhonorigon de la diktatoro. Iuj (Augusto Casquero) diras ke esperantistoj ne povus renkontiĝi, se ne akcepti la kondiĉojn de la diktatoro, kaj do kvazaŭ esperantistoj vendis siajn opiniojn por renkonti eksterlandajn amikojn. Aliaj teorioj diras ke oni la faŝismon subtenis por atingi iom da mono por prepari la kongreson. Tamen, veraj kontraŭfaŝistoj (Dario)ĝenerale ne partoprenis tiun UKon, almenaŭ la hispanaj.

Ne nur en tiu okazaĵo UEA honorigis konatajn diktatorojn. Ekzemple (Diris Dario) en 2004 okazis iel simile pri Ĉinio. Kelkaj ja opinias ke UEA subtenas la naciismojn tiel kiel la politikaj perfortoj determinis ĝis nun. Laŭ proksimeco (certe ne laŭ graveco kompare al diktatoroj), UEA plu ne akceptas ke Katalunio havu Landan Sekcion, pro vetoo (speciale far Augusto Casquero, estro) de la Hispana Esperanto-Federacio. Nur TEJO agnoskas Katalunan Landan Sekcion. Tial apenaŭ katalunoj membras en UEA, kvankam la kvanto de katalunaj esperantistoj oblas tiun de la (mi prognozas) hispanoj. En la kataluna movado, mi fieras, ni havas fortojn sufiĉe ekster la UEA-fluo.

Mi ne miras ke en altaj organizaj pintoj, eĉ se en Esperantio, oni tiel agas. Ŝajne tiel okazas en la multaj organizoj, speciale monrilataj.