|
|
di, la 25-a de nov 2007, 22:54 Entrevista / intervjuo
( Versió en català )Kataluno intervjuis kelkajn esperantistojn rilate al esperanto. Min interesas publikigi miajn respondojn, por ricevi kritikon kiom eble. :) Aldone, mi tre aprezus se vi volas doni viajn respondojn laŭ komentoj, aŭ en via propra publika taglibro. 1) Kial vi opinias esperanton pli taŭga por internacia lingvo, kompare al aliaj pli vaste konataj lingvoj, kiel la angla? Mi la anglan uzas kun tiuj, kiuj parolas la anglan - kaj esperanton kun tiuj, kiuj parolas esperanton. Mi preferas ĉi lastan lingvon ĉar ties parolmanieron determinas nur reguloj. En pli popularaj lingvoj, krom regulojn, oni devas sekvi ankaŭ la kutimojn. Kiam mi parolas angle, fojfoje mi ricevas kritikon: "Vi ĝuste diris tion, kvankam sonas strange, ne taŭge." Esperante, mi ne trafis tiujn situaciojn. 2) Ĉu vi pensas ke la projekto esperanto reiĝos populara? Kiel? Al mi plaĉas tio, ke esperanton parolas nur tiuj, kiuj volas. Tio determinas la homojn, kiujn oni renkontas en la esperanto-parolantaro. Neniu (ĝenerale) parolas ĝin kontraŭvole (ĉu denaske, ĉu laŭ socia premo). Mi preferas ke ties uzo restu tia. 3) Kiuj obstakloj bremsas esperanton nuntempe? Esperanto kontentigas tiujn, kiuj volas ludi per la parolo, esprimado, sendepende de lingvaj kutimoj postulataj de popularaj lingvoj (evoluiĝintaj ĉefe el needukitaj homoj). Ĝi ankaŭ faciligas la paroladon kun eksterlandanoj. Mi opinias ke vere malmultegaj homoj volas ludi per la parolo, kaj same malmultaj volas paroli kun eksterlandanoj; almenaŭ malmultaj tiom tion volas prete lerni (ajnan) novan lingvon. Do tial tiom da homoj parolas esperanton. Laŭ mi, la plej multo da homoj lernas lingvojn pro sociaj premoj.
me, la 11-a de jul 2007, 10:22 Sxuoj vendataj
En tre granda vendejara domo de Barcelono ( Gran Via 2) ni trovis interesan al esperantistoj sxuvendejon. Mi transdonas fotajxojn.
ma, la 1-a de nov 2005, 15:29 Kial esperanto?
Studantino instituta, kiu verkas laborinformon pri esperanto, donis al mi taskon respondi enketon. Dume mi konsentas kun tio, kion mi respondis, ĉar mi respondis antaŭ ne longe. Do, mi (almenaŭ parte) ĝin publikigas ĉi tien.
( Legu la intervjuon )
lu, la 31-a de okt 2005, 21:39 Perquè l'esperanto?
Una alumna de batxillerat que fa un treball de recerca sobre l'esperanto m'ha encomanat la feina de respondre una enquesta. De moment estic d'acord amb el que he contestat, perquè ho he contestat fa molt poc. Així doncs, la publico aquí. Espero que serveixi de resposta a aquells que potser no entenen perquè vaig començar a aprendre esperanto, i encara no l'he deixat estar.
( Llegiu l'entrevista aquí )
sa, la 22-a de okt 2005, 11:21 Raporto Grin
Amb intenció de fer saber de l'existència de l'informe Grin, aquí en publico la nota de premsa en català, escrita de la Kataluna Esperanto-Asocio. És un estudi del futur de l'ús de les llengües a Europa, especialment tractant els casos de "només anglès", "anglès-francès-alemany", i "esperanto". L'informe en sí està en francès, al qual li adjunto un enllaç. ( Llegir )
sa, la 17-a de sep 2005, 22:15 Novaj vortoj
Mi ĝiam ĝuas se mi lernas novajn vortojn; mi ĵus trovis tiujn ĉi en la vortaro, kiujn mi iam iom serĉis. Tamen, por ilin parkerigi, mi devas ilin uzeti: fliki - katalune, apedaçar. Angle, patch. Kompreneble uzeblas 'flikaĵo'. paronimo - vorto kiu perskaŭ samsonas kiel alia. La ekzemploj de ReVo estas "pesi" kaj "pezi". Mi verdire longe serĉis la vorton por nomi tiujn vortoj, kiuj malsimilas esperante je unu litero. Ekzemple, "prezidanto" kaj "prezidento". Mi iam trovis tiun difinon en ReVo, sed longe mi ne memoris la vorton. Ŝajne - mi ankoraŭ ne certas - temas pri tiu "paronimo". Ial mi memoras ke en la priskribo estis klare dirite, ke skribe estas unu malsimila litero. Mi memoru pri ĉio ĉi.
|