|
|
ve, la 7-a de dec 2007, 15:48 Transiro al ipernity
Saluton legantoj. Mi movas mian blogon de livejournal al ipernity. Al mi ne plaĉis la lastaj enkondukoj en la rusa livejournal. En Rusio oni taksas vivĵurnalon (nome livejournal) tre rapida novaĵkomunikilo. La rusa registaro ne tre aprezas tiun disvastigon nekontrolitan de novaĵoj. Do, "iu ruso" aĉetis la rusan parton de livejournal, kaj tiuj rusoj havas, ekzemple, konstantajn flaget-butonojn por ke oni povu denonci la enhavon de taglibro. La klopodo de Rusio silentigi siajn kontraŭulojn oni konas de antaŭ longe, speciale de la Putina tempo. Do vasta aro da rusaj taglibristoj, onidire, foriras de tiu ĉi servilo. Mia rusa edzino onjo, kiu eksplikis al mi ĉi aferojn, decidis foriri parte ankaŭ al ipernity jam. Tie aldone troviĝas granda nombro da esperantistoj, kaj kvankam ne ĉio konvenas ankoraŭ, ipernity proponas interesajn retpaĝajn ilojn.
ĵa, la 6-a de dec 2007, 01:36 Última lliçó d'economia bàsica (5 de 5)
Esperanta resumo: hodiaŭ ni pridiskutis solvojn al mondaj ekonomiaj problemoj, kaj eblecojn ne partopreni mondan koruptadon: etikan bankon, etikan aĉetadon, ktp. Aquesta és la última xerrada de l'Arcadi Oliveres d'Economia Bàsica. Ha explicat algunes de les solucions proposades per a solucionar els problemes econòmics mundials, així com maneres de no prendre part en la corrupció financera (banca ètica) i en fer una compra justa (sabent la informació que hi ha darrera cada producte). Hem mencionat la banca ètica holandesa TrioDos, amb seu a Barcelona, i la Cooperativa 57, que simplement és una entitat on podem fer inversions justes. Respecte al consum just, l'Arcadi ha fet propaganda de la revista Opcions. Aquí teniu el fitxer de so: arcadi-oliveres-economia5de5.mp3 [1h43m -- 36MiB] També ja faig saber que vaig gravar (sense permís, però crec que no hi haurà cap problema) la primera xerrada. Se sent pitjor, però aquí les teniu totes: arcadi-oliveres-economia1de5.oggarcadi-oliveres-economia2de5.mp3arcadi-oliveres-economia3de5.mp3arcadi-oliveres-economia4de5.mp3arcadi-oliveres-economia5de5.mp3Cada dia ens han donat un resum en paper de tot el que s'havia dit el dia anterior. Els resums són bastant detallats, i a més incorporen alguns enllaços a les fonts d'informació, per a que poguem contrastar el que ha explicat l'Arcadi. Només tinc el resum fins a la lliçó 4. Dimecres que ve ens donaran el resum de la lliçó 5, i ja els publicaré escanejats.
di, la 2-a de dec 2007, 20:05 Kvara leciono de baza ekonomio
Esperanta resumo: jen la kvara leciono, pri monda ekonomio; migrado, eksterlanda ŝuldo, ktp. La quarta lliçó d'economia bàsica: economia mundial. Immigració, deute extern, etc. A l'inici i al final hi ha una ronda de preguntes.Baixeu-la d'aquí: arcadi-oliveres-economia4de5.mp3 [38MiB, 1h48m]. Jo, que no hi entenc gaire res he fet les preguntes de si hi havia algun lligam entre el diner i l'or, o alguna cosa semblant; i també de si les polítiques del PSOE de donar diners per fill, o pel lloguer d'una casa, seran per força inflacionàries. Al final he preguntat en què consisteix el "gran deute" d'Estats Units.
ma, la 27-a de nov 2007, 01:53 Por rusoj, de Oliveres
Mi (rapide kaj erareme) tradukos kelkajn partojn de malnova konferenco de Arcadi Oliveres, fama ekonomisto kataluno. Tiuj partoj koncernas rusojn. Mi esperas ricevi iujn komentojn pri tiu ĉi teksto. :) Inter kvadrataj kampoj, mia helpo. ( Partoj )
di, la 25-a de nov 2007, 22:54 Entrevista / intervjuo
( Versió en català )Kataluno intervjuis kelkajn esperantistojn rilate al esperanto. Min interesas publikigi miajn respondojn, por ricevi kritikon kiom eble. :) Aldone, mi tre aprezus se vi volas doni viajn respondojn laŭ komentoj, aŭ en via propra publika taglibro. 1) Kial vi opinias esperanton pli taŭga por internacia lingvo, kompare al aliaj pli vaste konataj lingvoj, kiel la angla? Mi la anglan uzas kun tiuj, kiuj parolas la anglan - kaj esperanton kun tiuj, kiuj parolas esperanton. Mi preferas ĉi lastan lingvon ĉar ties parolmanieron determinas nur reguloj. En pli popularaj lingvoj, krom regulojn, oni devas sekvi ankaŭ la kutimojn. Kiam mi parolas angle, fojfoje mi ricevas kritikon: "Vi ĝuste diris tion, kvankam sonas strange, ne taŭge." Esperante, mi ne trafis tiujn situaciojn. 2) Ĉu vi pensas ke la projekto esperanto reiĝos populara? Kiel? Al mi plaĉas tio, ke esperanton parolas nur tiuj, kiuj volas. Tio determinas la homojn, kiujn oni renkontas en la esperanto-parolantaro. Neniu (ĝenerale) parolas ĝin kontraŭvole (ĉu denaske, ĉu laŭ socia premo). Mi preferas ke ties uzo restu tia. 3) Kiuj obstakloj bremsas esperanton nuntempe? Esperanto kontentigas tiujn, kiuj volas ludi per la parolo, esprimado, sendepende de lingvaj kutimoj postulataj de popularaj lingvoj (evoluiĝintaj ĉefe el needukitaj homoj). Ĝi ankaŭ faciligas la paroladon kun eksterlandanoj. Mi opinias ke vere malmultegaj homoj volas ludi per la parolo, kaj same malmultaj volas paroli kun eksterlandanoj; almenaŭ malmultaj tiom tion volas prete lerni (ajnan) novan lingvon. Do tial tiom da homoj parolas esperanton. Laŭ mi, la plej multo da homoj lernas lingvojn pro sociaj premoj.
di, la 25-a de nov 2007, 01:35 Senbruigi bildojn
Jen homoj de Gimp montris al mi tiajn ĉi disponeblajn algoritmojn: GREYCstoration. Bonvolu kontroli la ekzemplojn kiujn ili donas.
ĵa, la 22-a de nov 2007, 13:18 GENI
Mi trovis antaŭ ne longe la projekton GENI (Globa Medio por Retaj Novoj). Ili ĉefe proponas starigi elektran alt-voltan reton tutmondan. Laŭ ilia internacia skipo de inĝenieroj, la teĥnologio facile tion permesus. Tiel ili planas multe pli rendimente profiti la energikreon. Nokte en duono de la planedo ties energiprovizoj povos esti elspezataj en la alia mondoduono. Aldone, oni provizus ankaŭ elektron al lokoj de la mondo, kie mankas. Laŭ ili evidentas ke ĝuste la elektra energio permesas nian (de tiuj kiuj legas ĉi tion, almenaŭ) altkvalitan vivon, kaj tial tiom gravas por bono de la homaro disvastigi ĝin al ĉiuj popolejoj de la mondo.
me, la 21-a de nov 2007, 23:44 3a leciono de ekonomio
Esperanta resumo: jen la tria leciono el la kvin. Ĉi foje, ni aŭdis komence iom pri la klubo Bildenberg (kaj aliaj tiaj kluboj), kaj la ĉefa prelego temis pri eŭropa ekonomio. Degut a unes preguntes inicials del públic, l'Arcadi ha començat aclarint una mica en què consisteixen el club Bildenberg, Davos (s'escriu així), i d'altres. Qui els forma, què fan a les seves reunions anuals, etc. El gros de la conferència ha anat de l'economia europea, de la comunitat eeuropea, la seva història, i fins aquests últims anys. La podeu escoltar d'aquí, pels vostres reproductors de mp3 portàtils: arcadi-oliveres-economia3de5.mp3 [28MB, 40kbps, 1h36m]
me, la 21-a de nov 2007, 10:40 tri-interesa flaŝmob
onjo elektis de mi tri interesojn de mia publika listo ĉe mia uzantoinformo, kaj mi devas publikigi po unu bildon rilate al ili: rusio, toki pona kaj transliterature. Per komento, vi povas partopreni la flaŝmobon tiel, ke mi elektos de via intereslisto tri interesojn, kaj vi pri ili publikigos po unu bildon.Jen la unua, por Rusio:  (malfermu la bildon aparte, por vidi ĝin legeble) Kiam mi devis pensi ion bildan por montri mian intereson (aŭ fakte ekinteresiĝon) al Rusio, tiu ĉi paperpaĝo venis tuj al mia kapo. Min interesas la revoluciaj okazaĵoj, la motivoj, kaj la partoprenigo homojn en ĝi. Ne malpli interesas min ankaŭ la skribmaniero rusa - la kirila alfabeto. Se mi devas pensi duan bildon, mi elektus fotaĵon de iu grandega konstrumaŝino soveta - ankaŭ la uzinoj kaj maŝinegoj sovetaj tre impresis min. Por la toki pona:  Je simpla serĉo por tokiponaj bildoj en Guglo mi trovis tiun ĉi ekzempligon de literoj, vortoj, kaj alfabeto. Ĝuste ĝin iu desegnis sen multaj detaloj, kvazaŭ per rapidetaj desegnoj musaj, kaj ĝuste tiel mi imagas la signifojn de la terminoj tokiponaj. Ĉar la tokiponajn vortojn mi lernis ekskluzive ĝuste ne per difinoj, sed per ekzempligo. "ilo", do, martelo, aparato, tondiloj, ktp. Kaj laŭ mi tio koincidas kun tiu ĉi bildo. Por transliteraturo:  Ĝuste la bildo montras la intencon de la transliteraturo, kaj ne la realigon. Ĉar konkretan realigon komfortan mi plu ne konas. Transliteraturo rilatas al plenligo de teksteroj kun ties fontoj. Tiel, dokumenton oni povas legi sekvence (kiel kutime), aŭ povas enprofundiĝi en temojn, sekvante la ligojn al origino de asertoj. Ĝuste la bildo montras kiom komplikan kaj kaĉan rezulton oni povas atingi sen komputilaj rimedoj, sen plidimensia informo. La du dimensoj de la bildo plus la dimensio de la koloroj ne sufiĉas por doni klaran legeblan dokumenton, kaj samptempe provizi ĉiujn ligojn al la fontoj. Tamen, iu devus elpensi komputilajn rimedojn por sukcesi meti kaj demeti tian informon de dokumento. Ted Nelson provis ĝuste tion per la projekto Xanadu (kun liberkoda Udanax versio), kvankam laŭ mi sukcesis fari neniun komfortan ilon. Mi mem provis fari programon por tio... miaj (fizike) proksimaj amikoj konas ĝin, kvankam ĝi restis en prova etaĝo. Nu, bone, iam mi eble skribos plenan taglibran artikolon pri tio ĉi. :)
lu, la 19-a de nov 2007, 22:30 Naturkuracado
Mi miras, kian kioman laboron oni faris ĉe Naturkuracado.info. Konu ĝin, kaj klaku je ŝato!
ve, la 16-a de nov 2007, 10:58 Memcached
Simpla vortaro, indeksita laŭ resumaj funkcioj, en memoro eĉ de diversaj maŝinoj: memcached. Evidente tio povas helpi al rapidigo de multaj programoj, speciale se retpaĝaj. Mi miras, kiom simplaj aspektas la API.
lu, la 12-a de nov 2007, 23:39 Mi promesas - torentspurilon!
"Mi promesas starigi spurilon de BitTorrent ekskluzive por aferoj interesaj al esperantistoj sed nur se 20 aliaj esperantistoj promesas uzi BitTorrent-an klienton ofte, kaj teni publike en la torentkliento esperantajn dosierojn por longete." Ĉu vi kunpromesas?
lu, la 12-a de nov 2007, 11:00 Ugo Ĉavez
Min interesas la internacia opinio pri Hugo Chávez (Ugo Ĉaves), la venezŭela prezidento. Laŭ mi, tie stariĝas ia nuntempa socialismo, do socialismuloj, ekonomiuloj, devus serioze atenti tion. Mi kutime fidas preskaŭ ekskluzive la gazeton Le monde diplomatique, kaj ĝuste tie mi serĉis referencojn pri Chávez. Mi trovis interesan kompilan artikolon (legu ĝin!) pri li kaj liaj agoj, sed en la retpaĝo mem aperas kritikoj. Mi konas homojn kontraŭantajn Chávez-on, sed mi ĝenerale ne konsentas kun iliaj opinioj. Do mi provis trovi iun plendon de fidata (aŭ fidinda) fonto. Mi rete trovis taglibrojn de venezŭelanoj, kiuj kontraŭis Chávez-on. Tie mi legadis komentojn, kaj mi trovis impresan malfidigan tekston, meze de la plendaro: "Ĉavez nomis 'bakterioj' tiujn, kiuj volas du aŭtojn aŭ du domojn". Ĉi komento similas al iu, kiun faris al mi aĝa rusa amiko, longe vivinta en Sovetunio. Li tute kontraŭis ĝenerale socialismon, kaj foje diris li al mi ke en Katalunio stariĝas timinda socialismema registaro. Meze de pravigoj, li diris: "Imagu, ili eble forprenos de vi vian duan ĉemaran domon!". Jen, alia malfidiga frazo, kiu rompas preskaŭ ajnan estontan fideblon al la ekonomia opinio de tiu amiko. Chávez havas intersajn amikojn, kiuj estras Nikaragŭon kaj Bolivion. Certe ankaŭ Kubo amikas kun li. Mi bedaŭras, ke ni (katalunaj/hispanaj civitanoj) ricevas tiom torditajn novaĵojn pri tio.
sa, la 10-a de nov 2007, 22:44 Mi ŝatus havi mikrofonon
Se min vere interesus plibonigi miajn registraĵojn de prelegoj, mi aĉetus la mikrofonon Olympus ME-52W (ME-52 laŭ iuj vendejoj).
sa, la 10-a de nov 2007, 12:35 Mi volas pasivajn aŭdigilojn
Antaŭ jaroj, por komputilaj sonkartoj oni vendis malmultekoste aŭdigilojn sen amplifilo. Do, aŭdigiloj ne tre povaj kiuj ne postulis ajnan elektron. Mi provis en tri vendejoj, pri komputiloj kaj pri sono, kaj neniu el ili havas tiajn aŭdigilojn plu. Kie mi povas trovi tian bagatelaĵon?
sa, la 10-a de nov 2007, 12:30 Lampaĉeto
Mi aĉetis aĉ-et-ajn meĥanikajn lampojn. Nu, ili ne donas multan lumon, sed almenaŭ ne funkcias per piloj, kaj kostis al mi nur po 2,2€. En la skatolo ili diras ke per meĥanika movo, oni ŝarĝas internajn bateriojn. Malferminte ilin, mi trovis ene du CR2032 Litian pilojn, do, tute ne reŝarĝeblajn. Kaj tutcerte la cirkvito ne ŝarĝis ilin. Je unu ŝaltil-pozicio, piloj lumon donas; je alia, la bobeno lumon donas.
ĵa, la 8-a de nov 2007, 10:37 Naciigo de eksterlandaj atletoj
Mi aŭdis en la radio ke klare aperis nova merkato de vendo/aĉeto de eksterlandaj atletoj, kun posta tuja naciigo, por partopreni la ĉinajn olimpikajn ludojn. Hispanio jam aĉetis iujn maŭrojn por sia teamo. Mi tamen ne trovas tiun novaĵon en gazetoj... eble morgaŭ tio aperos. Brile... mi jam vidas la hispanajn zelotojn:
me, la 7-a de nov 2007, 18:08 En asocio - ATTAC
Hodiaŭ mi aliĝis al la asocio ATTAC, en la kataluna divizio. Angloparolantoj kaj esperantoparolantoj povas legi pri ATTAC en la vikipedio. Mi partoprenos iujn lecionetojn pri ekonomio, komence hodiaŭ vespere. Mi vidu, kiel mi ŝatas la aferon.
ma, la 6-a de nov 2007, 20:54 Malhonorigo de la diktatoro Franko en UK 1968

Jen organizo aranĝis tiun retejon por premi UEA-on forigi la honorecon de la diktatoro Franko rilate al la UK 1968.
Kvankam ne eblas forviŝi la historion, Konstato de Antono belaruso kaj Robin Beteau kaj plej bone plu restu konstato de la fakto ke UEA honorigis tiun diktatoron, jam mortinte la diktatoro, UEA montru sian opinion pri tio. UEA ekspliku, se eble, kial tiam ĝi akceptis tiun UK-prezidanton. Tiu diktatoro ne aperu simple en la nuna listo de honoraj UK-prezidantoj, sed kun marko notanta la UEAan nunan opinion.
La historion oni ne forviŝu, sed oni nepre reviziu. Oni nepre legu la ligon de la bildo alkroĉita al tiu ĉi skribaĵo, kaj povos kompreni la hispanan movadon tiaman (kun nunaj tiaj restaĵoj, certe). Reagoj (en dissendolistoj hispanaj) al tiu ĉi iniciato jam faras ke mi prognozu, ke ŝajne la nuna prezidanto de la Hispana Esperanto Federacio ne apogos la malhonorigon de la diktatoro. Iuj (Augusto Casquero) diras ke esperantistoj ne povus renkontiĝi, se ne akcepti la kondiĉojn de la diktatoro, kaj do kvazaŭ esperantistoj vendis siajn opiniojn por renkonti eksterlandajn amikojn. Aliaj teorioj diras ke oni la faŝismon subtenis por atingi iom da mono por prepari la kongreson. Tamen, veraj kontraŭfaŝistoj (Dario)ĝenerale ne partoprenis tiun UKon, almenaŭ la hispanaj.
Ne nur en tiu okazaĵo UEA honorigis konatajn diktatorojn. Ekzemple (Diris Dario) en 2004 okazis iel simile pri Ĉinio. Kelkaj ja opinias ke UEA subtenas la naciismojn tiel kiel la politikaj perfortoj determinis ĝis nun. Laŭ proksimeco (certe ne laŭ graveco kompare al diktatoroj), UEA plu ne akceptas ke Katalunio havu Landan Sekcion, pro vetoo (speciale far Augusto Casquero, estro) de la Hispana Esperanto-Federacio. Nur TEJO agnoskas Katalunan Landan Sekcion. Tial apenaŭ katalunoj membras en UEA, kvankam la kvanto de katalunaj esperantistoj oblas tiun de la (mi prognozas) hispanoj. En la kataluna movado, mi fieras, ni havas fortojn sufiĉe ekster la UEA-fluo.
Mi ne miras ke en altaj organizaj pintoj, eĉ se en Esperantio, oni tiel agas. Ŝajne tiel okazas en la multaj organizoj, speciale monrilataj.
|