Laŭ la standarto
EXIF 2.21, la EXIF JPEG bildoj havantaj komencan sublinion (_) en la
nomo (t.e.
_DSC1234.JPG, ktp), estos konsiderataj en la kolorspaco
Adobe RGB. Multaj kameraoj kapablantaj konservi en tiu kolorspaco uzas tiun sublinian sistemon por distingi
AdobeRGB-ajn bildojn de la
sRGB-aj (la plej ofta kolorspaco, se ne ĉiama, en komputilaj ekranoj kaj en ceteraj EXIF dosieroj).
Konsekvence, bildomontrilo kiu ne konsideras la sublinion antaŭ la dosiernomo montros malbone la bildon en la ekrano. Mi plej ofte uzas
xv por rigardi bildojn, kiu certe nenion konsideras pri tio. Aldone, multaj programoj bildomontraj apenaŭ ion scias pri kolorspacoj.
En linukso bonŝance estas
LittleCMS, simpla sistemo pri kolororganizo. Per ĝi ni povas uzi kolorspacojn priskribitajn per ICC aŭ ICM dosieroj, kaj do projekcii bildon en iu kolorspaco al alia kolorspaco. Mi programeton ĝian uzis por ŝanĝi la
AdobeRGB dosierojn al
sRGB montreblaj en ekrano (kaj do montre distribueblaj per TTTpaĝoj). Mi prenis la
kolorspacajn profilojn de Adobe kaj per la programo de LittleCMS
jpegicc ŝanĝis bildojn al sRGB. Se oni volas plian kvaliton ol aldona jpeg-igo, certe oni povas uzi aliajn programetojn de LittleCMS.
Do, se vi havas bildodosierojn kun sublinio antaŭ la nomo (denove,
_DSC5321.JPG) fare de kamerao, estu certa ke via programo komprenas pri kolorspacoj! Alie vi vidos malĝustajn kolorojn! - ĝenerale, malpli
vivaj aspektos se erare montri. Kaj certe, se printi, en
Adobe RGB aspektos pli bele surparere ol se la originalo estas en
sRGB, sed atentu kontroli ke via printisto komprenas pri la ĝustaj kolorspacoj!