| viric ( @ 2005-09-17 22:15:00 |
| Entry tags: | esperanto |
Novaj vortoj
Mi ĝiam ĝuas se mi lernas novajn vortojn; mi ĵus trovis tiujn ĉi en la vortaro, kiujn mi iam iom serĉis. Tamen, por ilin parkerigi, mi devas ilin uzeti:
fliki - katalune, apedaçar. Angle, patch. Kompreneble uzeblas 'flikaĵo'.
paronimo - vorto kiu perskaŭ samsonas kiel alia. La ekzemploj de ReVo estas "pesi" kaj "pezi".
Mi verdire longe serĉis la vorton por nomi tiujn vortoj, kiuj malsimilas esperante je unu litero. Ekzemple, "prezidanto" kaj "prezidento". Mi iam trovis tiun difinon en ReVo, sed longe mi ne memoris la vorton. Ŝajne - mi ankoraŭ ne certas - temas pri tiu "paronimo". Ial mi memoras ke en la priskribo estis klare dirite, ke skribe estas unu malsimila litero.
Mi memoru pri ĉio ĉi.