viric ([info]viric) wrote,
@ 2007-12-07 15:48:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Entry tags:eo, ipernity

Transiro al ipernity
Saluton legantoj.

Mi movas mian blogon de livejournal al ipernity. Al mi ne plaĉis la lastaj enkondukoj en la rusa livejournal.

En Rusio oni taksas vivĵurnalon (nome livejournal) tre rapida novaĵkomunikilo. La rusa registaro ne tre aprezas tiun disvastigon nekontrolitan de novaĵoj. Do, "iu ruso" aĉetis la rusan parton de livejournal, kaj tiuj rusoj havas, ekzemple, konstantajn flaget-butonojn por ke oni povu denonci la enhavon de taglibro. La klopodo de Rusio silentigi siajn kontraŭulojn oni konas de antaŭ longe, speciale de la Putina tempo. Do vasta aro da rusaj taglibristoj, onidire, foriras de tiu ĉi servilo.

Mia rusa edzino [info]onjo, kiu eksplikis al mi ĉi aferojn, decidis foriri parte ankaŭ al ipernity jam. Tie aldone troviĝas granda nombro da esperantistoj, kaj kvankam ne ĉio konvenas ankoraŭ, ipernity proponas interesajn retpaĝajn ilojn.



(Post a new comment)


[info]slvk_q
2007-12-08 11:05 am UTC (link)
> Tie aldone troviĝas granda nombro da esperantistoj

Estas la cxefa kialo por mia umado tie.
La ceteraj argumentoj sxajnas al mi iom paronojaj :)

> La klopodo de Rusio silentigi siajn kontraŭulojn oni konas

Mi konas nur vakuan babiladon cxirkaux tio. Neniu el miaj konatoj plendis pri sia propra sperto. Kiam temas pri politikajxoj, do cxiam estados homoj, kiujn oni, laux ili, silentigas kaj subpremas...

(Reply to this)(Thread)


[info]viric
2007-12-08 02:28 pm UTC (link)
Nu, se vi mem ne diskutas la reĝimon politikan de Rusio en via taglibro, vin ne koncernas la paranojoj. :)

Mi skribis plej paranoje, troige laŭ mia imago. Mi volis instigi iun malparanojigi mian skribon konvinke.

Dankon! :)

(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]slvk_q
2007-12-08 05:46 pm UTC (link)
Apenaŭ eblas paroli pri konvinkoj ĉi-rilate. Temas pri aferoj de kredo, preskaŭ kiel religio. :)

(Reply to this)(Parent)


[info]mirinda_strigo
2007-12-09 01:30 am UTC (link)
Mi komprenus la foriron kiel personan proteston kontraux ies maldecaj agoj. Estas priveta afero - ne uzi ion, kio kontrauxas personajn konvinkojn. Ekz., ne vizitadi McD, ne trinki Kolaon, ne mangxi viandon, ne vendi pornoajxojn, ne preno monon kontraux "za4et" ktp. Pri io alia damagxo al mi persone mi ne kredas (dume). Do, mi certe restas - cxar mi pigras studi alian sistemon, ecx pli oportunan.

(Reply to this)(Thread)


[info]onjo
2007-12-09 11:02 pm UTC (link)
Lluís ligis la acxeton de LJ far konata rusa organizo, pri kiu mi rakontis al li, kaj la fakton ke mi kreis konton cxe Ipernity kaj invitis lin tien. Sed tio estas koincido. Simple mi delonge volis skribi ion ankaux por E-komunumo kaj LJ ne sxajnis al mi tauxga spaco por tio - kiusence publikigi ion en E-o, se cxi tie min legas cxefe ruslingvanoj kaj aldone multaj el ili ne estas espoj. Krome mi vidis ke Lluís, skribante plejparte en Eo, ricevas vere malmultajn reehxojn en LJ. Tial mi decidis rigardi kio okazas en Ipernity, cxar mi auxdis pri gxi lastatempe. Kaj vidinte ke tie la E-komunikado viglas, mi aligxis kaj proponis al Lluís fari la samon. Mi mem dume ne planas forigi mian rusan blogon de LJ, kaj Lluís mem decidu, cxu por li estas senco resti.

(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]viric
2007-12-09 11:07 pm UTC (link)
Kiaj malkonspiremuloj! :)

(Reply to this)(Parent)


[info]mirinda_strigo
2007-12-09 11:34 pm UTC (link)
Jes, kompreneble.
Interese, ke mi absolute ne emas legi en ЖЖ ion en Eo, kaj vidinte e-on aux tuj preterlasas, aux legas kun peno kaj nenion komprenas.
Do, ankaux mi iam venos al via ujo, sed ne nun...

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…