viric ([info]viric) wrote,
@ 2007-11-22 13:18:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Entry tags:ekonomio, eo, geni

GENI
Mi trovis antaŭ ne longe la projekton GENI (Globa Medio por Retaj Novoj).

Ili ĉefe proponas starigi elektran alt-voltan reton tutmondan. Laŭ ilia internacia skipo de inĝenieroj, la teĥnologio facile tion permesus. Tiel ili planas multe pli rendimente profiti la energikreon. Nokte en duono de la planedo ties energiprovizoj povos esti elspezataj en la alia mondoduono. Aldone, oni provizus ankaŭ elektron al lokoj de la mondo, kie mankas. Laŭ ili evidentas ke ĝuste la elektra energio permesas nian (de tiuj kiuj legas ĉi tion, almenaŭ) altkvalitan vivon, kaj tial tiom gravas por bono de la homaro disvastigi ĝin al ĉiuj popolejoj de la mondo.



(Post a new comment)


[info]max12354
2007-11-22 04:53 pm UTC (link)
Mi ekinteresigxis, kiuj frekvencon ili volas uzi en la reto - 50 aux 60 Hz.
Sed Google trovis 0 trafojn por "50 Hz" kaj "60 Hz" en la retejo.

(Reply to this)


[info]antono
2008-01-05 02:12 am UTC (link)
Interesa ideo. Sukcesojn al ili :)

Sed memoru, kontrolo de la reto restos kaj povos okazi io simila al gastuboj en rusio, belarusio kaj ukrainio kiam unu lando povos influi kaj premi politike al aliaj.

(Reply to this)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…