viric ([info]viric) wrote,
@ 2007-11-12 11:00:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Entry tags:ekonomio, eo

Ugo Ĉavez
Min interesas la internacia opinio pri Hugo Chávez (Ugo Ĉaves), la venezŭela prezidento. Laŭ mi, tie stariĝas ia nuntempa socialismo, do socialismuloj, ekonomiuloj, devus serioze atenti tion.

Mi kutime fidas preskaŭ ekskluzive la gazeton Le monde diplomatique, kaj ĝuste tie mi serĉis referencojn pri Chávez. Mi trovis interesan kompilan artikolon (legu ĝin!) pri li kaj liaj agoj, sed en la retpaĝo mem aperas kritikoj.

Mi konas homojn kontraŭantajn Chávez-on, sed mi ĝenerale ne konsentas kun iliaj opinioj. Do mi provis trovi iun plendon de fidata (aŭ fidinda) fonto. Mi rete trovis taglibrojn de venezŭelanoj, kiuj kontraŭis Chávez-on. Tie mi legadis komentojn, kaj mi trovis impresan malfidigan tekston, meze de la plendaro: "Ĉavez nomis 'bakterioj' tiujn, kiuj volas du aŭtojn aŭ du domojn".

Ĉi komento similas al iu, kiun faris al mi aĝa rusa amiko, longe vivinta en Sovetunio. Li tute kontraŭis ĝenerale socialismon, kaj foje diris li al mi ke en Katalunio stariĝas timinda socialismema registaro. Meze de pravigoj, li diris: "Imagu, ili eble forprenos de vi vian duan ĉemaran domon!". Jen, alia malfidiga frazo, kiu rompas preskaŭ ajnan estontan fideblon al la ekonomia opinio de tiu amiko.

Chávez havas intersajn amikojn, kiuj estras Nikaragŭon kaj Bolivion. Certe ankaŭ Kubo amikas kun li. Mi bedaŭras, ke ni (katalunaj/hispanaj civitanoj) ricevas tiom torditajn novaĵojn pri tio.



(Post a new comment)


[info]chemoelectric
2007-11-12 06:43 pm UTC (link)
Mia psikologo diris, ke Chávez estas malsanega homo, kiel Bush. Certe miaopinie li ne parolis kiel sana homo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj--ne estas sana ŝerci en lia maniero, en tia situacio--fakte lia konduto estas simila al la konduto de Bush, kiu ankaŭ ŝercas netaŭge.

Psike malsana estro ne estas bona afero: la nacio malsaniĝas kiel la estro.

(Reply to this)(Thread)


[info]maksimo
2007-11-13 09:30 pm UTC (link)
Mi havas kelkajn demandojn:
Cxu vi estas kuracisto, ke tiel bone faris la diagnozon?
Cxu vi multe legis elpasxojn de Cxaves?
Se jes, cxu vi havas iujn esperantlingve?
Cxu vi plene kredas al amaskomunikiloj, kiuj skribas pri Cxaves?

(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]chemoelectric
2007-11-13 10:11 pm UTC (link)
Kial demandi de mi pri mi, anstataŭ pri la temo? Mi ne prezentis eĉ unu diplomon, per kiu oni povas taŭge supozi, ke mi provas opinii kiel faka spertulo. Mia opinio estas nur mia opinio.

(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]maksimo
2007-11-14 07:17 am UTC (link)
Al mi sxajnas ke krom la unua demando, aliaj rilatas rekte al la temo.
Vi faras konkludojn ne profundigxinte en la temon.
Mi ne deziras fari la samon.

(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]chemoelectric
2007-11-14 08:33 am UTC (link)
Mi raportis pri la opinio de specifa psikologo, kiu ne estas mi; kaj mi raportis pri mia opinio rilate la mensa sano de Chávez, pro la prelego, en kiu Chávez ŝercis pri Bush; kaj mi raportis pri mia ĝenerala opinio pri la mensa sano de reĝestroj.

Mi ne havas aliajn raportojn aŭ opiniojn pri Hugo Chávez. Ĉu mi voĉdonus por Chávez? Vi ne povas scii pro la supre menciitaj; fakte eĉ mi ne povas scii. Mi ne pensis multe pri Hugo Chávez; eble mi pensos pri Chávez post la eloficigo de Bush, pri kiu mi zorgas dum horo post horo.

(Reply to this)(Parent)


[info]viric
2007-11-13 10:07 pm UTC (link)
Mi ne malkonsentas kun via diagnozo. Tamen, ĝuste kiel Maksimo diras, tiu diagnozo eble venas tra tro tordaj eksplikoj de amaskomunikiloj.

Eble Chávez malsanas, sed ĝi eble kontentigas pli ol aliaj eblaj prezidentoj. Evo Morales, kaj la Nikaragŭa prezidento simile agas (nu, ne tiom amaskomunikeme kiel Chávez). Mi pensas ke triope ili sukcesos ne imiti alies erarojn, kaj atingi pli bonan socion tie.

Ĝenerale mi ŝatas ke li iom ne sekvas la agmanieron financan, privatizeman,. kiun mi ne ŝatas. Kaj mi imagas ke multaj politikistoj neniom riskus fari tiom bravajn paŝojn, ĉagreniĝante tiom da aliaj landoj, kaj tiom da gravaj entreprenoj. Eble li ne sukcesos havi la plej bonon por sia lando, sed verŝajne li montros aliajn manierojn politikumi. Metafore, iom da freŝa aero en la jam putra politika mondo. Ĉu ne?

(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]chemoelectric
2007-11-13 10:36 pm UTC (link)
Mi ne havas opiniojn krom tiuj, kiuj mi pridiris.

(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]viric
2007-11-13 10:42 pm UTC (link)
:) dankon.

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…