viric ([info]viric) wrote,
@ 2007-11-10 22:44:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Entry tags:aĉeto, eo

Mi ŝatus havi mikrofonon
Se min vere interesus plibonigi miajn registraĵojn de prelegoj, mi aĉetus la mikrofonon Olympus ME-52W (ME-52 laŭ iuj vendejoj).



(Post a new comment)


[info]chemoelectric
2007-11-11 03:34 am UTC (link)
Ĝi ŝajnas ne esti multekosta, sed mi preferus aĉeti tiparojn. :)

(Reply to this)


[info]chemoelectric
2007-11-11 03:41 am UTC (link)
Mi ja volis aĉeti multe pli bonan skanilon, por fari tiparojn, sed anstataŭ mi malkovris bonegan paĝaron da inkunabloj: http://inkunabeln.ub.uni-koeln.de/

Mi estas kontenta! :)

(Reply to this)(Thread)


[info]viric
2007-11-12 10:13 am UTC (link)
Ĉu vin interesas nur la tiparoj, de tiuj libroj? :)

(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]chemoelectric
2007-11-12 04:31 pm UTC (link)
Ne, sed mi estis malbona studento de la latina lingvo, kaj pro tio mi ne komprenas la tekstojn. Mi nur aldonis lipharojn kaj sunokulvitroj al la bildoj de Caesar, Cicero, Marcus Antonius ktp, en la leciona libro. Ĉe gimnazio, dum tri jaroj kaj tra tri libroj, mi faris tion. :) (Plue, multaj el la inkunabloj estas nur lecionaj libroj pri la latina lingvo, do mi volus aldoni lipharojn al ili. :) )

Ankaŭ interesas min la pli belaj libroj, sed foto de la libro ne sufiĉas rilate tion. Sed kolekti inkunablojn estus tro kosta kaj tro malfacila ŝatokupo por mi.

Alia intereso estus legi la notojn, kiujn la posedantoj skribis en la marĝenojn.

(Reply to this)(Parent)

Skanile
[info]viric
2007-11-12 10:16 am UTC (link)
Cetere, mi havas skanilon Canon LiDE 60, kaj mi tre kontentas pri ĝi.

Tute malgranda, ne postulas elektran konekton (nur USBon), kaj el la plej rapidaj kiujn mi provis. Ĝi funkcias bonege en Linukso per sane (mi uzas xsane). Kostis ĝi al mi 60€, antaŭ unu jaro pli malpli.

(Reply to this)(Parent)(Thread)

Re: Skanile
[info]chemoelectric
2007-11-12 04:35 pm UTC (link)
Mi verŝajne devas aĉeti novan skanilon ĉiuokaze.

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…