viric ([info]viric) wrote,
@ 2007-09-02 02:32:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Current location:Hejme Barcelone
Current music:Bruo de la fervoja konstruado apuda
Entry tags:eo, programado

Akcentige *kun difinoj*!
Jen mi plikapabligis la akcentigilon. Nun, krom noti surstreke akcentojn, ĝi donas plenan solan HTMLon kun vortaraj difinoj. Ĝi postulas "javascript", sed permesas konservi la kreitajn dosierojn en disko por posta uzo.

Al mi kontentige funkcias la rezulto en Opera, kaj pli malpli en Mozillaj kroziloj (Fajrovulpinoj kaj amikoj). En Explorer, laŭ mia scio, la aperigo de la vortaraj difinoj NENIOM funkcias.

Se iu povas proponi taŭgan "javascript"-an kodon por Microsoft Explorer aŭ por Mozilla (meti kadrojn en pli helpan lokon), mi dankos. Kontrolu la kodon komence de la HTMLaj rezultoj.

Mi kontentas jam per tiu ĉi programo, kaj ne planas aldoni kapablojn al ĝi. De antaŭ longe mi pensis tian ilon, sed ne realigis. Ĉu pro pigremo, ĉu pro manko de ideoj krei ĝin.

Ĝi rulas en Pentium II komputilo... kaj iom penas iom konstrui la HTMLaĵojn. Fontokodon plenan mi baldaŭ ie publikigos; mi uzis nur liberajn simplajn ilojn (C kompililo kun kodotekoj ICU), kaj ankaŭ (ŝajne) liberajn vortarojn.

Bonvolu atentigi min pri programaj eraroj. Antaŭdankon!



(Post a new comment)


[info]max12354
2007-09-02 05:13 pm UTC (link)
Mi provis na "Московский регион новый таракан".
Gxi akcentigis nur du la lastajn vortojn, sed la tradukojn donis por cxiuj.
Mi uzis na Firefox kaj funkciis normale.

Tamen propono: kiam estas montrata traduko, musklako al la alia vorto devas ne nur forigi jam montratan tradukon sed ankaux tuj montri tradukon de la nova vorto.

(Reply to this)(Thread)


[info]viric
2007-09-02 05:41 pm UTC (link)
Dankon! Mi tion notos.

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…