viric ([info]viric) wrote,
@ 2007-08-05 23:14:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Entry tags:programado, vortaroj

Pli pri vortaroj
Lastatempe mi frenezetas pri vortaroj. Tamen, mi iom atingis.

Mi trovis la Bokarjovan ru-eo vortaron en la retejo de Dejv Kofin. Li ĝin aliformigis al StarDict formo. Tamen mi apenaŭ ĝin uzas, ĉar mia renversita versio de la eo-ru havas pli da vortoj.

Ĝuste tiel mi malkovris ke la homoj de StarDict provizas multajn vortarojn interesajn al mi. Mi vidis ke la formo de StarDict vortaroj tre similas al tiu de miaj ŝatataj dict vortaroj. Mi skribis do konvertilon simplan de StarDict al dict-aj formoj, kaj mi jam ĝuas la interesajn al mi StarDict vortarojn en mia komputilo kaj en mia poŝtelefono.

Mi speciale ĝuas la angla-hispanan kaj hispan-anglan de Babylon, kiu havas pli ol cent mil vortojn!. Tiu vortaro tamen havas iujn HTMLaĵojn en la difinoj. Mi skribis alian programon por filtri la enhavon de ĉiu difino de dict-aj vortaroj, ĝuste por purigi tiujn HTMLaĵojn kaj estonte plibonigi aliajn vortarojn tiuformajn.

Mi per StarDict malkovris ankaŭ la slavlingveman retejon mova.org kaj la eblan elŝuton de ties multaj slavaj vortaroj, ĉio danke al Aleksej Ĉeusov. Li provizas ankaŭ dict-aliron al tiuj vortaroj.



(Post a new comment)


[info]niekas33
2007-08-06 09:46 am UTC (link)
Kion vi pensas pri http://geocities.com/ru_eo ? Fakte mi povus fari ĝin pli oportune uzebla.

(Reply to this)(Thread)


[info]viric
2007-08-06 09:57 am UTC (link)
Mi sxatas tion, ke vi havas la surstrekojn en la indekso (kiujn Dejv Kofin forlasis en la StarDict dosiero).

Tamen mi preferas aliajn alirojn al vortaroj krom ttt-pagxan, speciale por sen-reta uzo (kiel mi uzas en posxtelefonoj kaj per dict-serviloj en mia komputilo).

Mi ofte ne havas retaliron, kiam semajnfine vojagxas al mia montara gepatrejo; kaj volas ke la komputilo sercxu la vortojn, ne mi en listoj. :)

Tamen, mi dankas ke vi tiom simple publikigis tiun vortaron, cxar mi gxin povas facile aliformigi al pli konvenaj por mi formoj. Dankon!

(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]niekas33
2007-08-06 06:29 pm UTC (link)
Nedankinde. :) Fakte, ĝia oportuneco vidiĝas kiam vi laboras de alies komputilo.

(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]viric
2007-08-06 09:18 pm UTC (link)
Nu, tial mi havas ankaŭ ttt-paĝan retaliron al miaj vortaroj. :)

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…