viric ([info]viric) wrote,
@ 2007-07-26 10:41:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Current location:Laborejo
Entry tags:eo, programado

Posxtelefone, denove.
Mi skribis Javan programeton por posxtelefonoj por aliri kelkajn
vortarojn.

En la pagxo de JDict , posxtelefonaj
uzantoj povas elsxuti javajn vortarojn; cxefe al katalunoj tauxgos la
vortaro de Carbonell kaj Hèctor Alòs. Al rusoj tauxgos la Bokarjovaj.

Mi tiun pagxon skribis jxus rapide, kaj vespere gxin cxapeligos.
Erarojn vi certe trovos. Sed, kiel ofte mi kondutas, tiel mi ne pretas
longe revizii antaux proklamo. ;)

Espereble iu listano posedos tauxgan posxtelefonon kaj pretos provi ilin.

Mi povas krei posxtelefonan programpakajxon de ajna dict-vortaro, kiel
ekzemple, de tiuj cxe Dictiga projekto .

Mi antauxdankas provojn kaj plendojn. :)



(Post a new comment)


[info]antono.info
2007-07-26 11:28 pm UTC (link)
Dankon, mi reklamos al mia amikaro.

Interalie. Mi programis konvertilon de ReVo al dict. Sed ĝi restis ne finita. Estas en VoKo (Revo-il-ar-o) perla skripto sed ĝi malbone funkcias...

(Reply to this)(Thread)


[info]viric
2007-07-27 08:14 am UTC (link)
Nu, mi uzas dict versiojn de revo senprobleme. La ReVoanoj de tempo al
tempo ilin gxisdatigas, se ne regule, laux peto.

dankon!

(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]antono.info
2007-07-28 01:00 pm UTC (link)
Vau. Mi provu novan version (2007). Pasinta estis de 2005 jaro...

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…