| viric ( @ 2007-05-13 22:57:00 |
| Entry tags: | programado |
Novaj programetoj de la semajnfino
Mi kreis simplan programon por havi facilan aliron al ofte vizitataj dosierujoj (en konzolo). Mi ĝin nomis Directory Manager.
Mi skribis ankaŭ alian programeton en C, kiun mi hontas pro simpleco publikigi, kiu tranĉas la liniojn de stdin al ĝusta nombro da kolonoj (ignorante la tekston en ceteraj kolonoj). Ĝi antaŭsupozas 80 kolonojn, se vi ne diras nombron. Tiun programon mi nomis trim (ĝi kuŝas por mallonga tempo en tiu loko).