| viric ( @ 2007-02-10 11:04:00 |
| Entry tags: | bildoj |
Adobe RGB
Laŭ la standarto EXIF 2.21, la EXIF JPEG bildoj havantaj komencan sublinion (_) en la nomo (t.e. _DSC1234.JPG, ktp), estos konsiderataj en la kolorspaco Adobe RGB. Multaj kameraoj kapablantaj konservi en tiu kolorspaco uzas tiun sublinian sistemon por distingi AdobeRGB-ajn bildojn de la sRGB-aj (la plej ofta kolorspaco, se ne ĉiama, en komputilaj ekranoj kaj en ceteraj EXIF dosieroj).
Konsekvence, bildomontrilo kiu ne konsideras la sublinion antaŭ la dosiernomo montros malbone la bildon en la ekrano. Mi plej ofte uzas xv por rigardi bildojn, kiu certe nenion konsideras pri tio. Aldone, multaj programoj bildomontraj apenaŭ ion scias pri kolorspacoj.
En linukso bonŝance estas LittleCMS, simpla sistemo pri kolororganizo. Per ĝi ni povas uzi kolorspacojn priskribitajn per ICC aŭ ICM dosieroj, kaj do projekcii bildon en iu kolorspaco al alia kolorspaco. Mi programeton ĝian uzis por ŝanĝi la AdobeRGB dosierojn al sRGB montreblaj en ekrano (kaj do montre distribueblaj per TTTpaĝoj). Mi prenis la kolorspacajn profilojn de Adobe kaj per la programo de LittleCMS jpegicc ŝanĝis bildojn al sRGB. Se oni volas plian kvaliton ol aldona jpeg-igo, certe oni povas uzi aliajn programetojn de LittleCMS.
Do, se vi havas bildodosierojn kun sublinio antaŭ la nomo (denove, _DSC5321.JPG) fare de kamerao, estu certa ke via programo komprenas pri kolorspacoj! Alie vi vidos malĝustajn kolorojn! - ĝenerale, malpli vivaj aspektos se erare montri. Kaj certe, se printi, en Adobe RGB aspektos pli bele surparere ol se la originalo estas en sRGB, sed atentu kontroli ke via printisto komprenas pri la ĝustaj kolorspacoj!