la 25-a de novembro 2007

01:35
Senbruigi bildojn

Jen homoj de Gimp montris al mi tiajn ĉi disponeblajn algoritmojn: GREYCstoration. Bonvolu kontroli la ekzemplojn kiujn ili donas.

22:54
Entrevista / intervjuo

Versió en català )

Kataluno intervjuis kelkajn esperantistojn rilate al esperanto. Min interesas publikigi miajn respondojn, por ricevi kritikon kiom eble. :) Aldone, mi tre aprezus se vi volas doni viajn respondojn laŭ komentoj, aŭ en via propra publika taglibro.

1) Kial vi opinias esperanton pli taŭga por internacia lingvo, kompare al aliaj pli vaste konataj lingvoj, kiel la angla?
Mi la anglan uzas kun tiuj, kiuj parolas la anglan - kaj esperanton kun tiuj, kiuj parolas esperanton. Mi preferas ĉi lastan lingvon ĉar ties parolmanieron determinas nur reguloj. En pli popularaj lingvoj, krom regulojn, oni devas sekvi ankaŭ la kutimojn. Kiam mi parolas angle, fojfoje mi ricevas kritikon: "Vi ĝuste diris tion, kvankam sonas strange, ne taŭge." Esperante, mi ne trafis tiujn situaciojn.

2) Ĉu vi pensas ke la projekto esperanto reiĝos populara? Kiel?
Al mi plaĉas tio, ke esperanton parolas nur tiuj, kiuj volas. Tio determinas la homojn, kiujn oni renkontas en la esperanto-parolantaro. Neniu (ĝenerale) parolas ĝin kontraŭvole (ĉu denaske, ĉu laŭ socia premo). Mi preferas ke ties uzo restu tia.

3) Kiuj obstakloj bremsas esperanton nuntempe?
Esperanto kontentigas tiujn, kiuj volas ludi per la parolo, esprimado, sendepende de lingvaj kutimoj postulataj de popularaj lingvoj (evoluiĝintaj ĉefe el needukitaj homoj). Ĝi ankaŭ faciligas la paroladon kun eksterlandanoj. Mi opinias ke vere malmultegaj homoj volas ludi per la parolo, kaj same malmultaj volas paroli kun eksterlandanoj; almenaŭ malmultaj tiom tion volas prete lerni (ajnan) novan lingvon. Do tial tiom da homoj parolas esperanton. Laŭ mi, la plej multo da homoj lernas lingvojn pro sociaj premoj.