la 21-a de novembro 2007

10:40
tri-interesa flaŝmob

[info]onjo elektis de mi tri interesojn de mia publika listo ĉe mia
uzantoinformo, kaj mi devas publikigi po unu bildon rilate al ili: rusio, toki pona kaj transliterature.

Per komento, vi povas partopreni la flaŝmobon tiel, ke mi elektos de via
intereslisto tri interesojn, kaj vi pri ili publikigos po unu bildon.


Jen la unua, por Rusio:
(malfermu la bildon aparte, por vidi ĝin legeble)
Kiam mi devis pensi ion bildan por montri mian intereson (aŭ fakte ekinteresiĝon) al Rusio, tiu ĉi paperpaĝo venis tuj al mia kapo. Min interesas la revoluciaj okazaĵoj, la motivoj, kaj la partoprenigo homojn en ĝi. Ne malpli interesas min ankaŭ la skribmaniero rusa - la kirila alfabeto. Se mi devas pensi duan bildon, mi elektus fotaĵon de iu grandega konstrumaŝino soveta - ankaŭ la uzinoj kaj maŝinegoj sovetaj tre impresis min.

Por la toki pona:

Je simpla serĉo por tokiponaj bildoj en Guglo mi trovis tiun ĉi ekzempligon de literoj, vortoj, kaj alfabeto. Ĝuste ĝin iu desegnis sen multaj detaloj, kvazaŭ per rapidetaj desegnoj musaj, kaj ĝuste tiel mi imagas la signifojn de la terminoj tokiponaj. Ĉar la tokiponajn vortojn mi lernis ekskluzive ĝuste ne per difinoj, sed per ekzempligo. "ilo", do, martelo, aparato, tondiloj, ktp. Kaj laŭ mi tio koincidas kun tiu ĉi bildo.

Por transliteraturo:

Ĝuste la bildo montras la intencon de la transliteraturo, kaj ne la realigon. Ĉar konkretan realigon komfortan mi plu ne konas. Transliteraturo rilatas al plenligo de teksteroj kun ties fontoj. Tiel, dokumenton oni povas legi sekvence (kiel kutime), aŭ povas enprofundiĝi en temojn, sekvante la ligojn al origino de asertoj. Ĝuste la bildo montras kiom komplikan kaj kaĉan rezulton oni povas atingi sen komputilaj rimedoj, sen plidimensia informo. La du dimensoj de la bildo plus la dimensio de la koloroj ne sufiĉas por doni klaran legeblan dokumenton, kaj samptempe provizi ĉiujn ligojn al la fontoj. Tamen, iu devus elpensi komputilajn rimedojn por sukcesi meti kaj demeti tian informon de dokumento. Ted Nelson provis ĝuste tion per la projekto Xanadu (kun liberkoda Udanax versio), kvankam laŭ mi sukcesis fari neniun komfortan ilon. Mi mem provis fari programon por tio... miaj (fizike) proksimaj amikoj konas ĝin, kvankam ĝi restis en prova etaĝo. Nu, bone, iam mi eble skribos plenan taglibran artikolon pri tio ĉi. :)

23:44
3a leciono de ekonomio

Esperanta resumo: jen la tria leciono el la kvin. Ĉi foje, ni aŭdis komence iom pri la klubo Bildenberg (kaj aliaj tiaj kluboj), kaj la ĉefa prelego temis pri eŭropa ekonomio.


Degut a unes preguntes inicials del públic, l'Arcadi ha començat aclarint una mica en què consisteixen el club Bildenberg, Davos (s'escriu així), i d'altres. Qui els forma, què fan a les seves reunions anuals, etc. El gros de la conferència ha anat de l'economia europea, de la comunitat eeuropea, la seva història, i fins aquests últims anys. La podeu escoltar d'aquí, pels vostres reproductors de mp3 portàtils: arcadi-oliveres-economia3de5.mp3 [28MB, 40kbps, 1h36m]