la 12-a de novembro 2007

11:00
Ugo Ĉavez

Min interesas la internacia opinio pri Hugo Chávez (Ugo Ĉaves), la venezŭela prezidento. Laŭ mi, tie stariĝas ia nuntempa socialismo, do socialismuloj, ekonomiuloj, devus serioze atenti tion.

Mi kutime fidas preskaŭ ekskluzive la gazeton Le monde diplomatique, kaj ĝuste tie mi serĉis referencojn pri Chávez. Mi trovis interesan kompilan artikolon (legu ĝin!) pri li kaj liaj agoj, sed en la retpaĝo mem aperas kritikoj.

Mi konas homojn kontraŭantajn Chávez-on, sed mi ĝenerale ne konsentas kun iliaj opinioj. Do mi provis trovi iun plendon de fidata (aŭ fidinda) fonto. Mi rete trovis taglibrojn de venezŭelanoj, kiuj kontraŭis Chávez-on. Tie mi legadis komentojn, kaj mi trovis impresan malfidigan tekston, meze de la plendaro: "Ĉavez nomis 'bakterioj' tiujn, kiuj volas du aŭtojn aŭ du domojn".

Ĉi komento similas al iu, kiun faris al mi aĝa rusa amiko, longe vivinta en Sovetunio. Li tute kontraŭis ĝenerale socialismon, kaj foje diris li al mi ke en Katalunio stariĝas timinda socialismema registaro. Meze de pravigoj, li diris: "Imagu, ili eble forprenos de vi vian duan ĉemaran domon!". Jen, alia malfidiga frazo, kiu rompas preskaŭ ajnan estontan fideblon al la ekonomia opinio de tiu amiko.

Chávez havas intersajn amikojn, kiuj estras Nikaragŭon kaj Bolivion. Certe ankaŭ Kubo amikas kun li. Mi bedaŭras, ke ni (katalunaj/hispanaj civitanoj) ricevas tiom torditajn novaĵojn pri tio.

23:39
Mi promesas - torentspurilon!

"Mi promesas starigi spurilon de BitTorrent ekskluzive por aferoj interesaj al esperantistoj sed nur se 20 aliaj esperantistoj promesas uzi BitTorrent-an klienton ofte, kaj teni publike en la torentkliento esperantajn dosierojn por longete."
Ĉu vi kunpromesas?