la 10-a de novembro 2007

12:30
Lampaĉeto

Mi aĉetis aĉ-et-ajn meĥanikajn lampojn. Nu, ili ne donas multan lumon, sed almenaŭ ne funkcias per piloj, kaj kostis al mi nur po 2,2€.

En la skatolo ili diras ke per meĥanika movo, oni ŝarĝas internajn bateriojn. Malferminte ilin, mi trovis ene du CR2032 Litian pilojn, do, tute ne reŝarĝeblajn. Kaj tutcerte la cirkvito ne ŝarĝis ilin. Je unu ŝaltil-pozicio, piloj lumon donas; je alia, la bobeno lumon donas.

12:35
Mi volas pasivajn aŭdigilojn

Antaŭ jaroj, por komputilaj sonkartoj oni vendis malmultekoste aŭdigilojn sen amplifilo. Do, aŭdigiloj ne tre povaj kiuj ne postulis ajnan elektron.

Mi provis en tri vendejoj, pri komputiloj kaj pri sono, kaj neniu el ili havas tiajn aŭdigilojn plu. Kie mi povas trovi tian bagatelaĵon?

22:44
Mi ŝatus havi mikrofonon

Se min vere interesus plibonigi miajn registraĵojn de prelegoj, mi aĉetus la mikrofonon Olympus ME-52W (ME-52 laŭ iuj vendejoj).