la 30-a de oktobro 2007

18:17
Berojn

Ni aĉetis berojn en ĉina vendejo. Jen fotaĵo de la skatolo. Apude, iu tradukis al la franca kvazaŭ temas pri Arbutus unedo.

Arbutus unedo ne havas grandan kernon. Niaj aĉetitaj havas. Ĝuste la kerno pensigis nin pri Litchi chinensis. Sed liĉoj havas fortan ŝelon kaj blankan karnon. Niaj havas molan ĉelon kaj samkoloran karnon.

Fine ni trovis la planton per helpo de ĉino, per la angla nomo "red bayberry". Jen ni aĉetis mirikojn! (Myrica rubra, восковница ruse).

Komparu bildojn.

Arbutoj:



Liĉoj:



Mirikoj: