Mi provas fari paraleltekstan version de "Pikniko ĉe vojrando", de la fratoj Strugatskij. Mi havas hispanan version de la teksto, kaj ankaŭ la originalan rusan de lib.ru.
Mia programo simple metas alineojn en HTMLan tablon, du kolonan. Certe la du versioj ne plene kongruas je alineoj, tamen postulas ne tiom da mana laboro paraleligi. Mi modifas nur la alinean strukturon de la hispana versio.
Jen ekzemplo, kiun mi 20% paraleligis: Paralela Pikniko ĉe vojrando. Mi ne plu paraleligis post la teksto "FINO DE MANA PARALELIGO", ĉirkaŭata de tekstosteletoj.
Per krozilo, krom legi, mi povas facile kontroli ĉu bone rezultas la paralelaj tekstoj. Mi povas facile, tiel, kopii la tekston al mia akcentigilo. Tamen mi trovis ankaŭ interesan pakaĵon por LaTeĤo parallel, se iam mi deziras fari paperan version.
Certe, mi plej ŝatus trovi paperajn paralelajn librojn interesajn, tiulingvajn. Mi posedas nur Asja de Turgenjev, ankaŭ hispanrusa. Ĝi havas ankaŭ vortareton en la finaj paĝoj, se mi bone memoras.