la 8-a de oktobro 2007

13:41
Terminal mixer v0.4!

http://vicerveza.homeunix.net/~viric/soft/tm/
From 0.3 to 0.4:
- A tm client in terminal mode allows ~~. for closing the client.
- Allow debug dump of data to /tmp/dump.txt using -D
- Better xterm resize management
- Better character passing in 'terminal mode' (vim and emacs work perfectly)
- The nohup option works better, doing the same as coreutils' nohup does.
- Reliable ethernet connection

19:52
Diccionario de ideas afines

"Vortaro de afinaj ideoj" - tiel nomiĝas la verkego de Fernando Corripio.

En tia vortaro oni povas trovi vortojn, kiujn oni preskaŭ memoras, sed ne sukcesas. Ekzemple, mi ne memoris la ĝustan vorton hispane por "fagopiro". Do, mi serĉas en ĝi "rizon".
arroz: Gramínea, grano, cereal. V. SEMILLA2.
rizo: gramino, greno, cerealo. Vidu SEMOJN 2


En la klarigo pri SEMOJ, dua sekcio, mi vidas hispane:
2.Cereales, semillas. Gramíneas, monocotiledóneas,grano (v. 1), trigo*,
avena, centeno, cebada, arroz, maíz,alforfón, sorgo, mijo, alpiste,
zahína, rubión,panizo, trigo sarraceno, linaza (v. 1).

Tie li listigis cerealojn. Mi vidas mian celatan fagopiron, "trigo sarraceno".

Simile mi povas serĉi "kaserolon" por trovi nomon de malpli granda kuira ujo, aŭ mi povas sekvi vortarajn vojojn de tanko ĝis partoj de raketo, trovi muskolojn de brako tra serĉo de bicepso, ktp.

La aŭtoro klarigas ke li kolektis iajn rilatojn, ne nepre laŭ opinio de la aŭtoro, sed trovitajn en tekstoj. Antaŭ iom da tempo aperis plendoj de samseksemaj grupoj pri tio ke la vortaro, laŭ "samseksemulo (viro)", diras ekzemple "koruptita, pederasto, deviita, nenormala, malvirte inklina, sodomiano, degenerinta, virputino, ...", kaj multaj pliaj vortoj. Aparta sekcio estas por tia virino, kaj ankaŭ apartaj por "vireskulinoj/virineskuloj", ktp. Jen pri samseksemulo kaj samseksemulino:

1. Homosexual hombre. Invertido, pervertido, vicioso,
depravado,anormal*, desviado, corrompido, degenerado, afeminado (v.
2),homófilo, pederasta, uranista, sodomita, sarasa, pedófilo,marica,
maricón, cacorro, bardaje, garzón, nefandario,bujarrón, puto, fileno,
bisexual, transexual, hormonado,";travestí";, travestido, transexual (v.
2).
3.Homosexual mujer. Lesbiana, tríbada, sáfica,lesbia, tortillera,
bollera, pervertida, viciosa*, invertida,bisexual (v. 1, 4).


Brila verko, laŭ mi. Indekso laŭ pli ol 22.000 vortoj. Enhavas ĉ 50.000 diversajn vortojn. Se kalkuli ĉiujn vortojn de la teksto, 400.000. Papere, pli ol mil paĝoj. Ĉu vi konas ion tian en aliaj lingvoj?