Mi havis ideon skribi programon, kiu utilos kiel simpla programo por voki funkciojn de rulanta mplayer aŭ mpg321. Ili havas specialan funkcion por ke oni skribu por ili front-ends. Mi do skribus front-end tre simplan, kiun mi povos ligi al klavoj.
Fine mi elpensis pli ĝeneralan programon. Programo, kiu permesos kunuzi la standartan eniron (stdin) de programo; ne nur tra ties terminalo, sed ankaŭ per programvoko. Tiel mi skribis kaj publikigis stdin mixer.
Per ĝi, mi povas ruligi mplayer tiel:
stdinmix mplayer -slave miadosiero.mp3
De tiu voko, mi povas en ajna alia terminalo skribi tekston al stdin de mplayer. Mi havas agordon kiu ligas (per xbindkeys) klavon F1 al voko:
echo pause | stdinmix
Kaj simile por F2 por reirigi malantaŭen 4-sekundojn la registraĵon. Eblas tute analogie fari la samon por mpg321.
Iam mi penis transskribi tekstojn de kantoj per rapida pena ŝanĝo de konzolo, bremsante kiom eble mpg321. Nun mi ĝojas havi pli komfortan sistemon!