la 19-a de aŭgusto 2007

01:02
IEC958

Mi malkovris ke mia sonkarto snd_via82xx (0000:00:11.5 Multimedia audio controller: VIA Technologies, Inc. VT8233/A/8235/8237 AC97 Audio Controller (rev 50)) ne registras se ĝi havas ŝaltitan kaptadon IEC958.

En alsamixer, F4, kaj malsxalti IEC958. Mirinde ke mi malkovris tion ĵus - post preskaŭ du jaroj de aĉeto.

Iam la programoj bone registris, iam ne, kaj mi ne distingis laŭ kiu opcio.

Mi neniom scias pri IEC958. Mi tion konsideras malŝaltindaĵo en mia kazo, kaj jen ĉio. Mi legis vikipedio pri ĝi (S/PDIF) ŝajne, kaj mi ankoraŭ malpli komprenas. :)