Mi skribis Javan programeton por posxtelefonoj por aliri kelkajn
vortarojn.
En la pagxo de JDict , posxtelefonaj
uzantoj povas elsxuti javajn vortarojn; cxefe al katalunoj tauxgos la
vortaro de Carbonell kaj Hèctor Alòs. Al rusoj tauxgos la Bokarjovaj.
Mi tiun pagxon skribis jxus rapide, kaj vespere gxin cxapeligos.
Erarojn vi certe trovos. Sed, kiel ofte mi kondutas, tiel mi ne pretas
longe revizii antaux proklamo. ;)
Espereble iu listano posedos tauxgan posxtelefonon kaj pretos provi ilin.
Mi povas krei posxtelefonan programpakajxon de ajna dict-vortaro, kiel
ekzemple, de tiuj cxe Dictiga projekto .
Mi antauxdankas provojn kaj plendojn. :)