la 20-a de majo 2007

23:17
Dosiersistemo por ekstera malmoldisko

Ĉu iu kapablas rekomendi iun dosiersistemon por malmoldisko ekstera (USBa)? Ekzemple, ĉu laŭ vi bonas tie uzi ĵurnaladon?

Mi ĝenerale ŝatas reiserfs, sed mi ne komprenas la internan diskostrukturon. Tamen ext2an (aŭ ext3an) mi konas, kaj ŝajne ekzistas multaj iloj por ĝin pritrakti kaze de morto de la dosiersistemo.

Certe mi uzos Cryptsetup-luks. Mi ĝin provis, kaj al mi plaĉas.