Ĝi kreas ĉenojn por pstops, por printi en A4 librojn, kiujn mi volas en paĝoj A5. Mi printas laŭ ĝusta ordo (psbook, kaj poste pstops), tiel ke estas du paĝoj por ĉiu papera paĝo, kaj en libroligilejo mi tranĉas laŭ duono de A4, kaj ligas per spiralo.
Mi tamen volas fojfoje grandigon por profiti bone la A5-paĝon (ne estu tro da marĝenoj), kaj moveti la originalajn paĝon por centrigi ilin en la fina A5 paĝo. Jen tion faras mia programo:
$ ./psturn x1 y0.5 z1.2 l 4:0L@0.85(23.60cm,-0.48cm)+1L@0.85(23.60cm,14.37cm),\ 2R@.85(-2.60cm,30.18cm)+3R@0.85(-2.60cm,15.33cm)
Mi tranĉis la rezulton per \. Do, ĝi fakte movas ĉiun paĝeton centimetron dekstren, 0.5cm malsupren, kaj ĉiun grandigas per faktoro 1.2. Krome, pretigas la rezulton por printilo, kiu printas duflanke kvazaŭ la paĝoj estas vertikalaj. La grandigo ne malcentrigas paĝetojn.
Nu, se iu konas ps2ps, eble komprenos kial al mi plaĉas tiu ĉi programo. :) Tiel mi vokas:
$ ps2ps `./psturn y0.5 z1.2 l` dosiero.ps dosiero2.ps
( la kodo )