[Kiu estas la plej malbona eraro kiun vi vidis en programkodo?] Programojn sen komentoj/dokumentado - mi malŝategas kiam homoj diras "legu la kodon" - la kodo estas la solvo al la problemo - per legado de la kodo mi devas diveni kiu estis la problemo, kaj tio portas al eraroj. Mi ŝatus ke oni klarigu kiu estis la problemo, ne ke mi divenu. [Fonto de la citaĵo]
Mi opinias ke tiu donas tre utilan gvidon al kiam kaj kiajn komentojn skribi por kodo. Mi ŝajne ja malatentis ofte tion pri la konstatigo de la problemo, kaj pli (aŭ nur) parolis pri la solvo.