la 17-a de februaro 2007

15:12
Sokosol!

Antaŭ longe mi renkontis en mia Sokoban ludilo de la poŝtelefono nivelon, kiun mi ne sukcesis trapasi eĉ post longaj provoj kaj pensadoj.

Jam antaŭ jaroj mi skribis (sed ne finskribis) programon por solvi nivelojn de Sokoban. Ĝi estis TRO malrapida kaj eĉ ne bona solvilo. Mi antaŭ monatojn, rekontinte la poŝtelefonan problemon decidis reuzi kaj ŝanĝi tiun kodon por solvi la malfacilan nivelon. Diversaj ŝanĝoj estis bezonataj, kaj fine, post hieraŭaj ŝanĝegoj, la programo solvis la nivelon!

     ####
 #####  #
 # $ $  #  $ - skatolo
 #.# #. #  . - kien porti skatolon
 # $@$ ##  * - skatolo en ĝusta loko
##.# #.##  @ - homo
#  * *  #  # - Muro
#   #   #
#########


Vidu la solvon fare de la programo )