Hodiaŭ mi provis AMD Code Analyst por Linukso. Mi imagis ke ĝi estas bonega programo por linukso, speciala tre bona fenestrigilo de oprofile, sed fine laŭ mi la AMDa programo estas aĉaĵo.
La stabilan version mi eĉ ne sukcesis kompili. La pakitaj dosieroj aspektas tre malbone - kvazaŭ tre senzorge preparitaj. La malstabilan sukcesis kompili, sed ĝi apenaŭ utilas. Estas eraroj tro ĝenaj en ĝi. Kaj mi penegis por kompreni kiel funkciigi ĝin.
Krome, serĉante en la reto ion pri Code Analyst por Linukso, mi nenion trovas. Ĉu eble neniu uzas tiun programon?? Nu, koninte la utilon kaj kvaliton, klaras. Sed vere la artikoloj de AMD pri la Vindoza versio tre bonaspektas.
Mi ankoraŭ iom pensas ke mi ion ne scipovas agordi aŭ instali. Apenaŭ kredeblas ke tiom aĉas tiu programo. Kaj apenaŭ kredeblas ke neniun krom min interesas ties instalo kaj bona rulado.