la 13-a de januaro 2007

11:59
Mia unua poŝtelefona programo

Hieraŭ mi finetis mian unuan poŝtelefonan programon, skribitan sur MIDP 1.0 de J2ME.

Temas pri programo kiu serĉas en konservitaj horartabeloj horarojn de transporto.

La horaroj estas priskribitaj per OGDL. Jen ekzemplo de la horaro kompleksa, de la busoj inter Barcelono kaj Oloto.

La uzanto elektas en kia tago volas veturi (ĉu feria, ĉu sabato, ...), kiudirekten, kaj la komencan kaj celan stacidomon. La programo donas liston de horoj de ekveturo kaj alveno.

Mi jam skribis horarojn por miaj trajno kaj buso al la laborejo, kaj por mia buso inter Barcelono kaj la gepatrejo. Mi baladaŭ skribos horaron de trajnoj inter Ĝirono kaj Barcelono.

La versio estas simple _uzebla_. Mankas ankoraŭ iuj bonaĵoj, kiujn mi nun volas aldoni. Sed miaj fortoj iros por programo nova, kiun espereble ĉi semajnfine verkos. Mi skribos pri ĝi post sukceso. :)

La kodo por la j2me programo (ĝi estas terura - mi reekuzis Ĵavaon de multaj jaroj, kaj apenaŭ planis la klasojn antaŭ ol programi) kuŝas en la Hidrarga versikodoejo de la programo.