la 9-a de januaro 2007

15:21
Striigaj lingvoj

Konsidere mian malsxaton al XML, mi sercxis aliajn lingvojn tauxgajn por konservi strukture datumojn.

Mi trovis unue belaspektan YAML™, kaj jam iluziigxis gxin uzi. Mi cxefe volis tian lingvon por konservi datumojn en teksta formo, komforta al homo, por posxtelefona programo (J2ME midlet). Mi sercxis pritraktilon de YAML™ skribitan en Java, kaj nenion trovis enmeteblan en midlet-eca kodo.

Tia sercxado portis min al pli simpla, kaj ecx pli tauxga laux mia konkreta bezono (pri kiu mi skribos havinte ion montrindan), lingvo OGDL. Tie ecx troveblas kodo preta por J2ME, kiun mi provos hodiaux vespere uzi.

Dankon, kreintoj de tiuj du lingvoj, pro helpi al malapero de XML! :)

17:12
Vortarigita teksto en HTML

Mi laboris la lastajn tagojn por krei Perl-programon. Gxi prenas tekstodosieron en la rusa, kaj donas HTMLon kun la sama simpla teksto (laux alineoj), sed eblas alklaki cxiun vorton por ricevi tujan vortaran helpon.

Mi strebis ke cxio estu en sola HTMLo, kun minimumo de Jxavaskripto. Jen vidu la rezulton pri la teksto de originala artikolo MacLife iТоги 2006 года (часть 2): vortarhelpa versio.

Se iu havas proponojn pri komforteco, antauxen. Se tiuj venas kun klarigoj pri kiel realigi per CSS/Jxavaskripto, ecx pli bonvenaj estos! :)

La kodo estas en Perlo facile sxangxebla por uzi aliajn vortarojn por aliaj lingvoj. Tamen, la plej interesa parto estas en la HTML mem; la cetero estas suficxe simpla (voko al vortaroj por cxiu vorto, ktp.).

Kaj aldone, gxi ne estas plenfunkcianta versio - estas problemoj pri vortoj cxe krampoj kaj streketoj fojfoje.

Tamen, mi opiniis interese publikigi. :)

Gxisdatigo: Certe, tio neniel funkcias en Microsoft Explorer! ;)